Milvus
Nigra milvo, Milvus migrans migrans
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
|
2 specioj, vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Milvus estas genro de mezgrandaj rabobirdoj kiu apartenas al la familio akcipitredoj. Ĝi estas malnovmonda grupo konsista el 2 specioj kiuj formas parton de la subfamilio milvenoj. Ĉiuj birdoj el milvenoj havas la esperantan genran nomon milvo[1],[2], sed tiuj de la genro Milvus estas la veraj milvoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu genro, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Accipitriformes - akcipitroformaj
- Accipitridae - akcipitredoj
- Milvus de Lacépède, BGE, 1799 - milvo
- Milvus milvus (Linnaeus, C, 1758) - rufa milvo
- Milvus milvus milvus (Linnaeus, C, 1758)
- Milvus milvus fasciicauda Hartert, EJO, 1914 - Kaboverda milvo (formortinta de 2000)
- Milvus migrans (Boddaert, P, 1783) - nigra milvo
- Milvus migrans migrans (Boddaert, P, 1783)
- Milvus migrans aegyptius (Gmelin, JF, 1788) - flavbeka milvo
- Milvus migrans parasitus (Daudin, FM, 1800)
- Milvus migrans lineatus (Gray, JE, 1831) - nigrorela milvo
- Milvus migrans govinda Sykes, WH, 1832
- Milvus migrans formosanus Kuroda, Nm, 1920
- Milvus migrans affinis Gould, J, 1838
- Milvus milvus (Linnaeus, C, 1758) - rufa milvo
- Milvus de Lacépède, BGE, 1799 - milvo
- Accipitridae - akcipitredoj
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj tiuj taksonoj estas birdoj kun grandaj flugiloj (kiuj ŝvebas ege ofte faciligante identigon) kaj forkoformaj vostoj.
Informoj pri alozimo indikas ke la genetika diverseco kaj ĉe la nigra kaj la rufa milvoj estas malalta (Schreiber et al. 2000). Sukcesa hibridiĝo inter la milvoj de Milvus estas tre komuna, pro kio la analizoj pere de DNA malfacile solvas la genran filogenetikon. Krome ne estas bona korelacio inter molekulaj karakteroj kaj biogeografio kaj morfologio ĉe la rufa milvo pro tre nekompleta koalescenco.
La flavbeka milvo estas ŝajne certa specio, kiel indikas la filogenetiko per DNA kiu montras du subtenatajn kladojn (Johnson et al. 2005), la biogeografio kaj la morfologio. La nigrorela milvo estas iome distinga morfologie, sed ĝi estas pli bone konsiderata subspecio bone markata per parapatrio. La statuso de la Kaboverda milvo estas dubinda; ĝi ne estas komplete monofiletika stirpo laŭ informoj per DNA (Johnson et al. 2005), kaj ĝi estas ankoraŭ konsiderata distinga specio. Tamen pri ties statuso, tiu populacio estas formortinta.
Prahistoria milvo el komenca Pleistoceno (antaŭ 1.8 milionoj – 780,000 jaroj) de la kuŝejoj de Ubeidija (Israelo) estis priskribata kiel Milvus pygmaeus.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Crochet, Pierre-André (2005): Recent DNA studies of kites. Birding World 18(12): 486-488. HTML Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Schreiber, Arnd; Stubbe, Michael & Stubbe, Annegret (2000): Red kite (Milvus milvus) and black kite (M. migrans): minute genetic interspecies distance of two raptors breeding in a mixed community (Falconiformes: Accipitridae). 'Biological Journal of the Linnean Society 69'(3): 351–365. COI:10.1006/bijl.1999.0365 (HTML resumo)
- Johnson, Jeff A.; Rick T. Watson, and David P. Mindell (7 July 2005). Prioritizing species conservation: does the Cape Verde kite exist?. Proc Biol Sci. (The Royal Society) 272 (7): 1365–1371. [1]
| ||||||||||||||||||


