Milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milvo estas popola koncepto, ne scienca, kiu povas havi malsimilajn sencojn aŭ pli precizan depende de la kunteksto aŭ intenco.

Ĝenerale oni povus diri, ke milvoj pli malpli koincidas kun subfamilio de Milvenoj, kiu estas birda subfamilio aŭ grupo ene de familio de rabobirdaj Akcipitredoj, kiuj enhavas aliajn sep subfamiliojn kaj multnombrajn speciojn. Inter ili plej konataj eble estas milvoj. Tamen tiu koncepto milvo plu estas konfuza, ĉar temas dekomence pri specioj de genro Milvus, el kiuj plej konataj estas Ruĝa milvo kaj Nigra milvo, sed ankaŭ ampleksiĝas ĝis la tuta subfamilio de Milvenoj kaj eĉ la specioj el la subfamilio ElanenojElanedaj milvoj, kaj ĉefe tiuj de genroj Elanus kaj la Elanoides forficatus, ĉar temas pri similaj mezgrandaj -veraj milvoj pli grandaj- birdoj, kun angula vosto kaj malsimileco ĉefe pro plumarkoloro, iom pli bruna en veraj milvoj kaj pli blugriza en elanedaj milvoj.

Temas pri rabobirdoj kun longaj flugiloj kaj malfortaj kruroj. Ili pasas multe da tempo ŝvebante kaj tiel ili estas facile videblaj kaj diferenceblaj pro kolorkontrastoj, ekzemple la Ruĝa milvo, kaj strioj. Ili povas manĝi vivajn predojn sed ĝenerale ili preferas kadavraĵojn.

Subfamilio Milvenoj[redakti | redakti fonton]

  • Milvus genro
  • Lophoictinia genro
    • Lophoictinia isura
  • Hamirostra genro
    • Hamirostra melanosternon
  • Rostrhamus genro
    • Rostrhamus sociabilis
    • Rostrhamus hamatus
  • Harpagus genro
    • Harpagus bidentatus
    • Harpagus diodon
  • Ictinia genro
    • Ictinia mississippiensis
    • Ictinia plumbea
  • Haliastur genro
    • Haliastur sphenurus
    • Haliastur indus