Hispaniola buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buteo ridgwayi)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hispaniola buteo
Hispaniola buteo
Hispaniola buteo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. ridgwayi
Buteo ridgwayi
(Cory, 1883)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hispaniola buteoButeo de Ridgway (Buteo ridgwayi) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn, akcipitrojn kaj vulturojn. Tiu birdo apartenas al genro Buteo de specioj de larĝaj flugiloj.

La origina reprodukta teritorio de la Hispaniola buteo estas Haitio kaj la Dominga Respubliko (kiujn enhavas la insulo de Hispaniolo) kaj kelkaj el la apudaj insuloj kaj rifoj. Je 2006 ties nura konata populacio loĝas en la Nacia Parko Los Haitises de nordoriento de la Dominga Respubliko, kio estas ĉefe kovrata de humidaj arbaroj kalkaj.

Tiu estas mezgranda, fortika buteo, 36–41 cm longa. Plenkreskulo havas brungrizajn suprajn partojn, grizecajn striecajn subajn partojn kun ruĝecbruna nuanco, ruĝecnuancajn femurojn kaj nigrablankan striecan voston. La masklo estas pli griza ol la ino. La kruroj kaj bekobazo estas flavaj.

Tiu birdo manĝas malgrandajn mamulojn, birdojn, lacertojn kaj serpentojn. Ili nestumas en kronoj de altaj arboj, kaj nestokonstruado okazas en februaro kaj marto kaj ovodemetado en marto kaj aprilo.

Tiu birdo estas draste endanĝerita pro arbarklarigado de sia arbara habitato kaj persekutado fare de lokaj farmistoj, kiu erare kredas, ke la specio predas hejmajn kokojn, kvankam fakte reptilioj formas ĝis 90 % el ties dieto. Ĝi havas ĉirkaŭkalkulatan populacion de nur 80 al 120 paroj,[1] kio faras ĝin, kun la Malhelbrusta kukolo (Coccyzus rufigularis), la plej minacata birdo de Hispaniolo.

La alternativa komuna nomo de tiu birdo laŭ la latina scienca nomo konstruiĝis laŭ la ornitologo Robert Ridgway.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Groups unite at last refuge for Ridgway's Hawk. BirdLife International (2006-01-11). Alirita 2007-09-23.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]