Strizona serpentaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Circaetus fasciolatus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strizona serpentaglo
Strizona serpentaglo
Strizona serpentaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Circaetus
Specio: C. fasciolatus
Circaetus fasciolatus
(Kaup, 1850)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Strizona serpentaglo (Circaetus fasciolatus) estas granda rabobirdo de Afriko de la familio de Akcipitredoj.

Ĝia aspekto estas simila al tiu de aliaj serpentagloj, sed pli strieca, de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo.

Ĝi troviĝas el suda Somalio tra Kenjo, Mozambiko, Tanzanio kaj sudorienta Zimbabvo al nordorienta Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj marbordaj kaj ĉeriveraj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas sekretema rabobirdo, ĉefe nekomuna kaj eble komuna nur surloke ĉe la montoj Usambara en Tanzanio. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo ĉefe ĉar marbordaj arbaroj estas minacataj pro degradado kaj fragmentado kiel rezulto de lignoproduktado por konstruado, karbo, fostoj kaj fajroj. El Mozambiko ĝi malaperis probable el marbordo inter riveroj Limpopo kaj Save pro la premo de homa populacio kaj senarbarigo. La totala populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 1,000-3,000 individuoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN Ruĝa Listo Arkivigite je 2011-09-21 per la retarkivo Wayback Machine angle, BirdLife International 2008. Circaetus fasciolatus. Ĉe: IUCN 2010. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Versio 2010.4. <www.iucnredlist.org>. Elŝutita la 7an de junio de 2011.