Harpagus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Harpagus
Harpagus bidentatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Milvenoj Milvinae
Genro: Harpagus
Genroj de subdivizioj

H. bidentatus
H. diodon

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Harpagus estas genro de rabobirdoj de la familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Milvenoj, kiu inkludas ankaŭ milvojn. Ĝi enhavas nur la jenajn du speciojn:

Ambaŭ specioj loĝas en tropikamerikaj arbaroj. Ili estas malgrandaj milvoj, 30 al 35 cm longa kaj fortikaj, iom similaj al Akcipitroj, kun longaj vostoj kaj ovalformaj flugiloj kiuj karaktere kurviĝas suben dum ŝvebado aŭ flosglitado. Ambaŭ specioj havas malhelajn vostojn kun palaj strioj, same kiel blankajn gorĝojn kun malhela strieto suben meze. Alia kunhavata karaktero estas senpinta beko kun du elstaraĵoj ĉiuflanke de la supra makzelo. Tiu "duobla dento" estas tialo por la komuna nomo de unu specio kaj al la speciaj epitetoj laŭ la latina scienca nomo bidentatus kaj diodon. Ambaŭ specioj ŝatas altajn ripozejojn en arboj kaj foje ŝvebas super la arbaro.

Harpagus aŭ Harpagos estis la greka nomo de generalo de Medoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]