Kupera akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kupera akcipitro
Accipiter-cooperii-01.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Akcipitroj Accipiter
Accipiter cooperii
(Bonaparte, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kupera akcipitro (Accipiter cooperii) estas mezgranda rabobirdo el familio akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Tiu birdo nomiĝas tiele laŭ la nomo de naturalisto William Cooper, unu el la fondintoj de la American Museum of Natural History (Amerika Muzeo de Natura Historio) en Novjorko, kiu interesiĝis ne nur pri birdoj, sed ankaŭ kaj ĉefe pri konkoj.[1]

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ties medio estas arbaraj regionoj -foje malfermaj aŭ proksime de malfermaj zonoj- de suda Kanado, Usono kaj norda Meksiko. Ili estas ĝenerale distribuataj pli sude ol la aliaj nordamerikaj Accipiter, nome la Striakcipitro kaj la Akcipitro. Ili estas loĝantaj birdoj en plej parto de Usono, sed nordaj birdoj migrantas al suda Usono, Meksiko kaj eĉ KostarikoPanamo.[2] Ili vivas ĝis 3.000 m de alteco.

Striakcipitroj (al kiu ege similas tiu malgranda Kupera akcipitro) estas ankaŭ allogataj al kortaj birdomanĝejoj pro ties malgrandaj birdoj

Tiu nearktisa specio loĝas en variaj tipoj de miksitaj deciduaj arbaroj kaj malfermaj arbaroj, inklude malgrandajn arbarerojn, ĉeriverajn en seka kamparo, de pinoj kaj montararbaroj kaj nestas ankaŭ en multaj urboj.[2] Ĉar urboj havigas abundan provizon de Rokkolomboj kaj Plorturtoj por la Kupera akcipitro.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Iam la kupera akcipitro estis ege ĉasata kiel persekuado pro predado de kortobirdoj kaj ili eĉ estis nomataj "kokakcipitroj". Oni scias nun ke tia predado fare de tiuj akcipitroj ĉe hejmbestoj estas malgrava, kaj ili estas rare ĉasataj nune. La reprodukta sukceso de la Kupera akcipitro estis limigita ankaŭ pro la uzado de la pesticido DDT, sed la malpermeso de DDT finis tiun minacon.[3] Ekde tiam la adaptebla Kupera akcipitro rekuperiĝis. Tamen unu nuna minaco estas degradado kaj habitatoperdo. Ĉefe lignoproduktado povus malaktualigi sian iaman habitaton por reproduktado.[4]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La kupera akcipitro estis unuafoje priskribata de franca naturalisto Charles Lucien Bonaparte en 1828.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Komparo de masklo de Kupera akcipitro (live) kun ino de Striakcipitro (dekstre)

Plenkreskuloj havas mallongajn larĝajn flugilojn kaj longan rondfinan voston kun tri tre malhelaj striegoj kaj blankan bordon. Ili havas malhelegan kapon, blugrizan dorson kaj blankajn subajn partojn ruĝe striitajn aŭ inverse. La vosto estas blugriza supre kaj blankeca sube kun nigraj strioj[5]. Ili havas oranĝajn aŭ ruĝajn okulojn, flavajn krurojn kaj nigrajn ungojn, nigran bekon kaj flavan vaksaĵon. Okuloj estas adaptitaj al povega vidkapablo en arbaro kaj la hokoforma beko estas adaptita al ŝirado de viando. Dumfluge ĝi ŝajnas kvazaŭ kollonga ("fluganta kruco").

Inoj estas multe pli grandaj.

Junuloj havas pli brunan dorson makulitan blanke kaj flavajn okulojn.

Virbirdoj estas 35 ĝis 45 cm longaj kaj inoj 42 ĝis 50 cm. Okcidentaj birdoj (okcidente de Misisipo) estas iomete pli malgrandaj ol orientaj[4] (virbirdoj pezas ĉirkaŭ 280 g okcidente ĝis 400 g oriente kaj inoj respektive ĉirkaŭ 439 g ĝis 700 g). Ties enverguro estas el 75 ĝis 94 cm.[6]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Kupera akcipitro flugas per rapida flugilfrapado kun mallonga glitado, kaj povas ankaŭ ŝvebi.[7]

Ili estas teritoriaj kaj devas defendi la idon de atakoj de la sama specio; plej ofte la ino defendas ĝin kontraŭ inoj kaj la viro kontraŭ viroj.

Ili vivas ĝis 12 jarojn en naturo, sed la mezaveraĝa vivo natura estas de iom pli ol unu jaro, tio estas, granda parto mortiĝas june. Tamen la plej maljuna konata vivinta akcipitro estis 20 jare kaj 4 monate maljuna.[4]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Manĝante fringon en korta birdomanĝejo

Tiuj birdoj surprizigas kaj kaptas etajn kaj mezgrandajn birdojn de grandeco garola ĝis fazana, kiel sturnoj, koturnoj, turtoj, merloj, pegoj, alaŭdoj, ktp., en gamo el laŭgranda el paruliedoj al Fazano. Ili povas predi ankaŭ la rabobirdon nome Amerika turfalko.[8] Ili kaptas ilin ekde kaŝita ekflugejo aŭ dumfluge rapide inter densa arbustaro aŭ al herbejo. En tiu atako ili povas vundiĝi kontraŭ branĉoj. Pli da 300 ostaroj de Kuperaj akcipitroj estis studitaj kaj el tiuj 23% prezentis vundojn en la brustaj ostoj.[5] Ili povas rabi nestojn kaj manĝas ankaŭ etajn mamulojn, kiel musojn, vespertojn kaj aliajn etajn ronĝulojn ĝis grandeco de sciuro aŭ eĉ leporo. Aliaj ebloj estas lacertoj, ranoj, serpentoj kaj grandaj insektoj. Ili ofte forplukas la predoplumaron sur gvatejo aŭ alia ripozejo. Ju pligranda estas la Kupera akcipitro des pli grandajn predojn kaptas.

Ili kutime kaptas sian predon per piedoj kaj mortigas ĝin per ripeta premo kaj disŝiro ĝis morto. Ili estis vidata ankaŭ mortigante predon per dronigado, tenante ĝin subakve ĝis ĝi ĉesis moviĝi.[5] La akcipitroj ofte plukas la plumojn el sia predo sur fosto aŭ alia ripozejo. Ili estas pli kaj pli vidataj ĉasante malgrandajn kantobirdojn ĉe kortaj birdomanĝejoj. Ili ripozas sur proksimaj arboj gvatante la manĝejoj, kaj poste falas sur la manĝantajn birdojn kaj kaptas unu el ili dumfluge. Tiuj akcipitroj povas ankaŭ persekuti sian predon surgrunde per kaj duonkuro kaj duonflugo.[4]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Junulo
Junulo

Ili faras flugajn pariĝajn ceremoniojn suprenirante laŭ varmaj fluoj kaj frapflugante per rektangulaj flugiloj kaj montrante malferman voston.

La virbirdo elektas la nestolokon kaj konstruas novan neston, sed la ino faras plejan laboron, se temas pri rekonstruo de malnova. Ili konstruas dum du semajnoj grandan neston el bastonetoj en granda arbo (pino, kverko, betulo, piceo) en arbara areo, kie la ino demetas 3 ĝis 6 blublankajn ovojn, pli ofte 4 aŭ 5. Ŝajne tiu birdo estas monogama kaj pariĝas porĉiame. Ili reproduktas po unu idon ĉiujare. La ovoj estas kovataj de la ino dum iomete pli ol unu monato (30 al 36 tagoj); dum tiu tempo ŝi estas manĝigata de la viro. Post eloviĝo la ido estas manĝigata de ambaŭ gepatroj kaj post uu monato la ido elnestiĝas. La gepatroj prizorgas la idon dum aliaj du monatoj.

La ovoj kaj idoj povas esti predataj, kvankam rare, de lavursoj, korvoj kaj de aliaj konkurencaj Kuperaj akcipitroj. Plenkreskuloj povas rare esti predoj de Jamajka buteo, Granda kornostrigo kaj Akcipitro.[4]

Komunikado[redakti | redakti fonton]

La Kuperaj akcipitroj komunikiĝas uzante kaj voĉojn kaj memmontrojn. Voĉo estas probable preferata super memmontroj, ĉar denseco de sia habitato povus malhelpi ke memmontroj estu vidataj eldistance. Maskloj estas kutime obeaj al inoj kaj aŭskultas la alvokojn elsenditajn de la ino kiam ili deziras esti alproksimigitaj.[3] La maskloj havas pli altatonan voĉon ol inoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://zipcodezoo.com/Animals/A/Accipiter_cooperii/
  2. 2,0 2,1 Global Raptor Information Network. 2010. Species account: Cooper's Hawk Accipiter cooperii. Elŝutita el http://www.globalraptors.org la 22an de aprilo 2010
  3. 3,0 3,1 "Cooper's Hawk". Cornell University. April 19, 2010 http://allaboutbirds.org/guide/Coopers_Hawk/id.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Dewey, T. and V. Perepelyuk. 2000. "Accipiter cooperii" (On-line), Animal Diversity Web. Accessed April 22, 2010 at http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Accipiter_cooperii.html.
  5. 5,0 5,1 5,2 "Cooper's Hawk". Cornell University. April 19, 2010 http://allaboutbirds.org/guide/Coopers_Hawk/id
  6. [1] (2011
  7. Cooper's hawk Accipiter cooperii. Patuxent Wildlife Research Center (2008-07-03). Alirita 2008-11-18.
  8. C.Michael Hogan, ed. 2010. American Kestrel. Encyclopedia of Earth, U.S. National Council for Science and the Environment, Ed-in-chief C.Cleveland


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj