Nigrabrusta buteaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Geranoaetus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrusta buteaglo
Nigrabrusta buteaglo, maskla plenkreskulo montrante kontrastan suban plumaron en nomiga subspecio
Nigrabrusta buteaglo, maskla plenkreskulo montrante kontrastan suban plumaron en nomiga subspecio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Geranoaetus
Specio: G. melanoleucus
Geranoaetus melanoleucus
(Kaup, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabrusta buteagloBlankanigra geranoeto laŭ la latina scienca nomo (Geranoaetus melanoleucus) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi loĝas en malfermaj regionoj de Sudameriko. Tiu neotropisa specio estas konata ankaŭ kiel Nigra buteaglo, Griza buteaglo aŭ analoge kun "aglo" aŭ "aglobuteo" anstataŭe de "buteaglo", aŭ kiel Ĉilia blua aglo. Ĝi estas foje lokigita en la genro Buteo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La nigreca brusto
La supra plumaro estas tre uniforma

Tiu estas granda agleca membro de la genro "Buteo". Ĝi havas totalan longon de 60–80 cm kaj enverguron de 149–200 cm. Ĉe la plej malgrandaj subspecio nome G. m. australis, la pezo estas 1.7-3.2 kg, sen konstatitaj pezoj de la nomiga subspecio.[2] Ĝi notindas pro sia fortika povega aspekto. Ĝi havas longajn kaj larĝajn flugilojn kaj ties iome mallarĝa vosto estas mallonga kompare kaj nigra, kun grizaj pintoj en freŝa plumaro. Ripoze la flugiloj preskaŭ kovras la voston preskaŭ tute, kio havigas la birdon per unika senvosta aspekto dumripoze. Plenkreskulo havas blankajn subajn partojn, foje kun fajna nigreca strieco, kaj ĉiam tre kontrastaj kun nigreca brusto, kiu nomigas la specion; ties supraj partoj estas malhelgrizaj kun nigreca, bruneca aŭ blueca nuanco. La plumoj de kolo kaj la malhelaj de malsupra brusto estas iome longecaj. Plenkreskulo havas cindrogrizan kaj blankan zonon en flugiloj, kies arĝenta blanko estas vidata klare el malproksime. La ino distingiĝas per ruĝeccinama nuanco de supraj kaj subaj flugilplumoj[3] kaj estas konsiderinde pli granda ol la masklo.[4]

La plumaro de nematurulo similas al tiu de la Urubitingo (Buteogallus urubitinga). Ties supraj partoj estas tre malhelbrunaj, foje preskaŭ nigraj, kaj ĝi ne havas helan flugilmakulon. La subaj partoj estas blankaj aŭ hele sablokoloraj kun tre markata malhela strieco en brusto kaj malhelaj stioj en ventro kaj femuroj. Ĝi ne akiras plenan plumaron de plenkreskulo ĝis 4–5 jaroj.[5]

Ĝi ne estas tre voĉema, kaj alvokas kutime dumfluge kaj proksime al nesto. Kelkaj alvokoj similas al natura homa rido, aliaj estas fajfoj kiaj de kurlo.[6] Foje dumflugaj birdoj elsendas altatonan voĉon "kukukukuku".[7]

La Nigrabrusta buteaglo estas facile identigebla dumfluge pro sia mallonga kojnforma vosto malmulte elstara el sia longaj, larĝaj flugiloj. Estas kutime facile indentigi la ĝeneralajn blankajn subajn partojn kun la malhelaj brustozono kaj vosto se la birdo estas plenkreskulo. Ĉar tiu birdo estas kutime vidata en naturo dum ŝvebado, malfacile videblas ties grizaj supraj partoj.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Flugante ĉe falkada montro ĉe Parko Palmitos, Kanarioj, Hispanio

Ties scienca nomo estas latinigita antikva greka kio signifas "nigrablanka gruaglo" aŭ (se el nomo Buteo melanoleucos) "nigrablanka buteo": Geranoaetus devenas el antikva greka géranos (γέρανoς), "gruo" + aetós (ἆετός), "aglo". La aludo al "gruo" rilatas al grizaj supraflugiloj kaj ties laŭtaj krioj. La alternativa genronomo Buteo estas simple la latina termino uzata por tiuj rabobirdoj en la Antikva Romo, traduke kiel "buteo" . melanoleucus estas el antikva greka mélan- (μέλαν-), "nigra-" + leukós (λευκός), "blanka". Tio aludas al kontrasta koloro se vidate el sube.[6]

Kiam la Nigrabrusta buteaglo estis unuafoje priskribata de Louis Jean Pierre Vieillot en 1819, ĝi estis lokigita en la genro Spizaetus, kiel Spizaetus melanoleucus.[8] Nune tamen la monotipa genro Spizastur estis mergita en Spizaetus, kaj la Nigrablanka spizaeto, origine priskribata de Vieillot tri jarojn pli frue kiel Buteo melanoleucus,[9] estas nune konata kiel Spizaetus melanoleucus.[10] La pli frua uzado de la specifa epiteto melanoleucus for la Nigrokula buteo teknike antaŭas ties uzadon por la Nigrabrusta buteaglo, escepte kiam ĝi estis lokigita en Geranoaetus. Fakte meze de la 20a jarcento Buteo fuscescens estis la iama nomo por la Nigrabrusta buteaglo dum kelkaj jaroj,[11] sed ĝi estis eventuale nuligita kiel erara.[12] Tiu specifa nomo estis starigita – kiel Spizaetus fuscescens – fare de Vieillot por nematurulo de Nigrabrusta buteaglo samtempe kiam li priskribis la plenkreskulon, ĉar li ne povis imagi ke tiaj diferenckoloraj birdoj estas samspeciaj.

Ĉar ambaŭ birdospecioj ne estas lokigitaj en la sama genro nune, aplikiĝas la Artikolo 59.3 de la Kodo de la ICZN. Laŭ tio, juna homonimo anstataŭata antaŭ 1961 ne estas porĉiame nevalida (kiel junaj homonimoj estas kutime) se "la anstataŭa nomo ne estas en uzo"[13] – kio okazas post la revizio fare de Amadon en 1963. Tiele en tiu kazo la scienca nomo Buteo melanoleucus povus esti aplikata, eĉ se la Nigrablanka spizaeto aŭ buteaglo estis pli frue priskribata laŭ precize tiu sama nomo, dum la maljuna homonimo melanoleucus ankoraŭ aplikiĝas al la lasta specio kiam lokigita en Spizaetus laŭ la kutimaj reguloj de ICZN. Sekve la propra nomo uzebla por ĉiu birdo iĝis tra nombraj koincidoj tiu laŭ kiu alia specio estis priskribata.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj:[8]

Pli granda, senmarka blanka sube.
Pli malgranda. Blanka kun fajna malhela strieco sube.

La Nigrabrusta buteaglo rilatas al la buteoj de la genro Buteo, kaj estas foje lokigita kun tiuj.[15] Aliaj fakuloj lokigas ĝin en la monotipa genro Geranoaetus.[16] Kvankam tio ŝajnas pli taŭga el filogenetika vidpunkto, tio lasta estas ankoraŭ uzata en tiu artikolo, dum necesas multa studo pri filogenetiko kaj hibridiĝo antaŭ solvi la ĝustan taksonomion de Buteenoj. Rimarkindas ke la taksonomia kaj sistematiko disputo jam ekis komence de la 20a jarcento. Tamen ŝajnas ke ne estas reala tialo por supozi, ke la stirpo de la Nigrabrusta buteaglo estas nordamerika laŭ origino; fosilioj kiuj povus esti de prauloj je unua rigardo diferencas en detaloj kaj plej verŝjane apartenas al aliaj stirpoj de buteonenoj.[17] Pro la stirpo de tiu specio de buteoneno, tiu specio kaj la proksime rilata Harpyhaliaetus ne estas konsiderataj "veraj agloj", kiel tiuj de la genroj Aquila kaj "akcipitragloj", kaj estas tiele la plej granda nuna tipo de la diversaj stirpoj de buteonenoj.[18]

Tiu specio povus esti proksima al la Blankavosta buteo (Buteo albicaudatus), kaj eble al la Grizdorsa buteo (Leucopternis occidentalis), la Blanka buteo (L. albicollis), kaj al la Malheldorsa buteos (L. polionotus) kun kiu ĝi similas en Morfologio (biologio) escepte ĉar estas pli granda.[8] Ties plej proksimaj parencoj povas esti la Varia buteo (B. polyosoma) kaj la Punaa buteo (B. poecilochrous). Ĉefe kelkaj populacioj de la unua aspektas kiel malgrandaj ekzempleroj de Nigrabrusta buteaglo. La Stributeo (L. princeps) aspektas simile al la Nigrabrusta buteaglo en ĝenerala kolorbildo, kvankam la vosto diferencas multe laŭ formo, grando kaj pro la tre blanka centra bendo.

Ankaŭ la rilatoj de la Nigrabrusta buteaglo kun la prahistoriaj genroj Titanohierax el Karibio kaj la tutamerika Amplibuteo meritas plian studon. La buteogaloj (Buteogallus) kaj la "solagloj" (Harpyhaliaetus) ŝajne rilatas kun tiu lasta, je etendo, ke tiuj tri genroj povus esti unuigitaj en Buteogallus. Tiu genro en la nuna restrikta senco enhavas speciojn ankaŭ tre similajn en formo kaj grando al la Nigrabrusta buteaglo.[8]

Fosiliaj restaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉilia blua aglo ĉe Knowsley

Oni lokigis kelkajn fosiliojn en Geranoaetus, sed tiuj el Nordameriko estis de tiam movitaj ien aliloken:

  • "Geranoaetus" ales, "G." contortus kaj "G." conterminus estas nun en Buteo.[19]
  • "Geranoaetus" fragilis (Fragila "aglo") kaj "G." milleri (Aglo de Miller) estas nune en Buteogallus. La tipaj specimenoj de tiu lasta estis unuafoje erare supozataj kiel Nigrabrusta buteaglo.[20]
  • "Geranoaetus" grinnelli (Aglo de Grinnell) estas nune en Spizaetus.[12]
  • "Geranoaetus" dananus, origine priskribata kiel "Aquila" danana, estas de neklara aliĝo sed probable apartenas al sama stirpo kiel supre.[19]

Nedistingeblaj ostoj el vivantaj Nigrabrustaj buteagloj estis trovataj en fontokuŝejo ĉe Baños de Ciego Montero en Provinco Cienfuegos, Kubo. Parta maldekstra karpometakarpo – Specimeno FR 6190 de AMNH – same kiel fingrosto probable el iam en Pleistoceno, dum la lasta glaciepoko. Ties samtempaj proksime parencoj en Kubo, kiom oni konas, konsistis el gigantaj aglecaj buteonenoj kiuj estas klare distingaj laŭ grando, dum la konstato de pleistocenaj similgrandaj birdoj el kontinenta Nordameriko estas el fora okcidento.[21]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Nigrabrusta buteaglo troviĝas en montaj aŭ montetaj terenoj kun disa vegetaĵaro, arbustaro aŭ (en la sudo de sia teritorio) arbaroj de notofagoj, kie ĝi pasas multan tempon ŝvebante sur termikoj kaj ascendoj dum serĉado de predoj. Ĝi postulas grandajn teritoriojn kun taŭga habitato, nome paramoj norde de siaj teritorioj, ekzemple, ĉe Páramo de Frontino.[14] Plej komune inter ĉirkaŭ 1,500 m kaj 4,600 m super marnivelo, ĝi rare kuraĝas al malaltaj teroj.[8]

Ĝi estas plej videbla mezmatene kaj vespere, kiam individuoj serĉas lokojn kiuj havigas plej bonajn ŝvebokondiĉojn, kiaj nordenaj kaj okcidentenaj deklivoj kaj kornicoj. Ŝajne ties ĉefa intereso tiam estas aera ludo kaj memmontro; ili tendencas malatenti lokojn kie manĝo estas pli abunda aŭ facile ĉasata favore al simpla ŝvebado ĉu sola ĉu pare sur fortaj aerfluoj.[8]

La manĝo de tiu karnovorulo konsistas ĉefe el mezgrandaj mamuloj; nome la enmetita Eŭropa kuniklo (Oryctolagus cuniculus) ŝajne iĝis ŝlosila predaĵo. La Nigrabrusta buteaglo estas utila al farmistoj ĉar malpliiĝas la nombrojn de kunikloj, kio povas esti grava agrikultura plago. Inter la indiĝena faŭno deguoj (Octodon) kaj konepatoj (Conepatus) estas gravaj predoj, sed eĉ mamuloj tiom enormaj kiom la Griza urociono (Urocyon cinereoargenteus) – 2 aŭ eĉ 3 fojojn tiom grandaj kiom la propraj birdoj kaj certe ne sendefendaj – estas foje ĉasataj kaj mortigataj fare de tiu buteo. Ties dieto estas kompletata de eventualaj birdoj – inklude karnovoraj specioj kiaj la Kuniklostrigo (Athene cunicularia) kaj grandaj predoj kiaj la Jakuoj de la genro Penelope aŭ la Perdrikotinamo (Nothoprocta perdicaria) –, grandaj skvamuloj, kaj se necese ili nutriĝas ankaŭ el artropodoj kaj kadavraĵoj. Tiu specio ne estas agresema laŭ normalaj cirkonstancoj, sed la Nigrabrusta buteaglo atakos homojn se ĝi konsideras sin aŭ la idojn minacataj.[1] Ĝi estas ĉe la pinto de la birda manĝoĉeno en sia teritorio, parte ĉar ĝi estas la ununura aglo de Andoj troviĝanta for de arbaraj habitatoj. Ĝi povas konkurenci por kadavraĵoj kun la multe pli granda Anda kondoro.

Ili nestumas en altaj arboj aŭ rokaj klifoj, aŭ se tiuj ne disponeblas eĉ en kaktoj. Se ne estas taŭgaj altaj lokoj disponeblaj tiu specio nestumas en arbustoj aŭ eĉ surgrunde. En Ekvadoro la nestumado povas esti observata la tutan jaron; aliloke povus esti pli limigita reprodukta sezono sed malabundas informoj kaj estas iome kontraŭdiraj. La nesto estas granda amaso de bastoneteroj ĉirkaŭ 85 cm diametre; la Nigrabrusta buteaglo kutime reuzas ekzistantan neston sed prefere konstruas novan, kaj oni trovas kelkajn abandonitajn nestojn ofte najbare de aktiva nesto. La masklo kaj la ino engaĝiĝas en pariĝadaj flugoj, kaj okzas kopulacioj dum longa tempo de kelkaj semajnoj dum la paro kuniĝas. Oni konas malmulte de la faktoj de nestumado; la ino demetas kutime 1 al 3 ovojn, kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ unu monato. La idoj estas supozeble kovrata de blanka lanugo kiel ĉe ties parencoj.[1]

Pro ties ampleksa ĝenerala teritorio ĝi estas konsiderata Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[22] Dum ĝi estas rara kaj malpliiĝanta en lokoj – ekz. en la brazilaj ŝtatoj Rio Grande do Sul kaj Sankta Katarino en Brazilo,[23] aŭ en partoj de Argentino – ties postuloj de habitato montras, ke je ioma grado ĝi profitas el senarbarigo kaj ĝi estis ekzemple koloniiginte regionojn de iama Atlantika Arbaro en Alagoas. La malpliiĝoj en Argentino estis atribuataj al venenado per allogaĵoj kun striknino lokigitaj de ŝafobredistoj klopodantaj nuligi plagojn.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Bierregaard (1994a), RF (2003)
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-08. Alirita 2011-10-24.
  3. [1]
  4. Bierregaard (1994a), Amadon (1963)
  5. Bierregaard (1994a), Amadon (1963). Por foto de nematurulo, vidu RF (2003)
  6. 6,0 6,1 RF (2003)
  7. Ridgely & Greenfield (2001)
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 Bierregaard (1994a)
  9. Bierregaard (1994b)
  10. Banks et al. (2007)
  11. Hellmayr & Conover (1949): p.144-148
  12. 12,0 12,1 Amadon (1963)
  13. ICZN (1999)
  14. 14,0 14,1 Krabbe et al. (2006)
  15. E.g. Wetmore (1933)
  16. E.g. Amadon (1963), Bierregaard (1994a)
  17. Miller & Sibley (1942), Amadon (1963)
  18. "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
  19. 19,0 19,1 Wetmore (1933), Miller & Sibley (1942)
  20. Wetmore (1933), Amadon (1963)
  21. Wetmore (1928), Suárez (2004), AMNH (2007)
  22. BLI (2008)
  23. Amorim & Piacentini (2006)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]