DjVu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
DjVu-logo.svg
Dosierfinaĵo: .djvu, .djv
MIME: image/vnd.djvu
Firmao AT&T Research
v  d  r
Information icon.svg

DjVu (de la franca déjà vu [deʒaˈvy], „jam vidita“), esperantigite Deĵavuo[1] estas malfermita normo por rastrumaj bildoj, destinita por lokŝpara kaj facile manipulebla konservado de skanitaj dokumentoj (precipe por fari el presitaj libroj bitlibrojn); en tiu sia funkcio ĝi estas alternativo al la portebla dokumentformo (PDF).

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La esenca ideo de la dosierformo estas la divido de la origina grafika materialo en plurajn tavolojn, kaj ties malsama kompaktigo:

  • La paĝa fono kaj tekstaj bildoj estas kompaktigataj per algoritmo nomata IW44, bazita sur ondosimilaĵo kaj je kosto de ioma perdo de grafika kvalito.
  • La teksto estas kompaktigata kiel rastruma bildo per la algoritmo JB. Tiu algoritmo povas funkcii kun aŭ sen perdo de grafika kvalito kaj cele al ŝparo de bajtoj uzas ripetajn elementojn de la teksto, precipe do literojn kaj nombrojn.
La 1-a paĝo de la Fun­da­menta german­lingva gramatiko de Esperanto, en DjVu kun teksta subtavolo, sur­ekran­igita per la bitlibroprezentilo DjView. La man­forma muskursoro ŝvebas super la vorto Mehrzahl en la alineo B.1; la ĉirkaŭan subtavolan tekston montras la plej suba subfenestra linio.

La teksta subtavolo[redakti | redakti fonton]

Oni krome povas aldoni en la deĵavuan bitlibron tekstan subtavolon per komputila signorekono, provizante rekonitajn vortojn je iliaj koordinatoj en la rastruma bildo. Tiam eblas labori kun la deĵavua bitlibro preskaŭ kiel kun teksta dosiero: kopii el ĝi tekstopecojn aŭ serĉi signoĉenojn.

Simile oni povas aldoni tavolon komentan, hipertekstajn ligilojn, enhavtabelon (vd la subfenestron Outline en la apuda bildo).

Komparo de DjVu kaj PDF[redakti | redakti fonton]

Komence la projektoj DjVu kaj PDF havis celojn rekte kontraŭajn:

  • Deĵavuo estis destinita por enkomputiligi malnovajn, plumbe kompostitajn librojn, por ebligi ilian perkomputilan traktadon, surekranigon ktp. Ekz‑e ni volas havi komputile trakteblan faksimilon de la Fundamento de Esperanto[2].
  • Oni povas uzi komputilon por prepari surpaperigotan tekston, kaj oni havas intereson ke ĝi estu presebla per ajna printilo. Ĝuste tia porteblo inter diversaj printiloj estis la origina celo de PDF.

Nun oni malpli ofte surpaperigas la dokumentojn, kaj oni povas krei PDF-dokumenton por deekrana legado (ekz-e multaj gazetoj nun estas dissendataj rete, en PDF, kaj estas legataj de sur la ekrano). Aliflanke, ankaŭ en presotan dokumenton oni iam bezonas enŝovi rastruman bildon, do ankaŭ PDF dekomence scipovis trakti skanaĵojn — kvankam ĝia preferata, ĉefa maniero prezenti paĝojn estas vektorgrafika. Sekve de tio ankaŭ PDF estas uzebla kaj vaste uzata por fari bitlibrojn el plumbaj kompostaĵoj.

Do, en DjVu la grafikaj informoj estas ĉiam rastrumaj; en PDF ili povas esti aŭ vektoraj (por la dokumentoj nove tajpitaj per tekstoredaktilo), aŭ rastrumaj (por la skanaĵoj).

En sia aplikkampo DjVu estas pli efika ol PDF: la PDF-aj bitlibroj skanitaj ofte estas 2-oble ĝis 7-oble pli grandaj ol la samkvalitaj deĵavuaj (ĉe iuj libroj la diferenco povas esti kelkdekobla). La deĵavuaj bitlibroprezentiloj estas pli rapidaj kaj multe malpli postulemaj pri la komputilaj risurcoj.

Tamen PDF estas preferinda por la nove farataj tekstoj, prezenteblaj per la vektora grafiko — ĉar tia prezento restas bonkvalita ĉe ajna zomado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sergio Pokrovskij: Bitlibra revolucio. LOdE, n-ro 258/259 (2016:4/5), p. 16.
  2. Vd la «Fundamenton de Esperanto» en Deĵavuo.