Ŝablono-Diskuto:Informkesto dosiera aranĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ NPIV (2002) la uzo de "formato" en la signifo datenaranĝo estas evitinda. Mi proponas ŝanĝi la nomon al "Informkesto dosiera aranĝo". – Umberto 16:42, 2. Jun 2009 (UTC)

Mi plene samopinias. Vikipedio havas klerigan funkcion. Ni ne instruu "falsajn amikojn". PaulP@diskkont 19:00, 14 Maj. 2013 (UTC)
Ankaŭ la koncerna paĝo ĉe Komputeko subtenas tian ŝanĝon. Ĉu nur estas koncernata la ŝablona titolo aŭ eble eĉ iu parametro? --Tlustulimu (diskuto) 19:05, 14 Maj. 2013 (UTC)
Unuavide nur la titolo, sed vi estas pri ŝablonoj pli granda specialisto ol mi ;-) PaulP@diskkont 19:08, 14 Maj. 2013 (UTC)
Kaj duavide nur la titolo, ĉar la ŝablono enhavas tre malmultajn parametrojn kaj neniu el ili estas ŝanĝenda. Ĉu mi jam alinomigu la ŝablonon, ĉar la propono de Umberto jam sufiĉe longe legeblas ĉi tie? --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 14 Maj. 2013 (UTC)
Jes, bonvolu! PaulP@diskkont 19:15, 14 Maj. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi jam alĝustigis la dokumentadon kaj tie eĉ forigis la superfluajn intervikiaj ligilojn. Nun en la ŝablono mem troviĝas kaŝita intervikia ligilo, ĉar mi ne povas legi la urduan alfabeton kaj tial ne scias, ĉu la koncerna ŝablono rilatas al la tuto aŭ ne. Ĝi ne troviĝas en d:Q10986167, kie mi jam korektis la esperantan. --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 14 Maj. 2013 (UTC)