MIME

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

MIME estas normo por retpoŝto en la Interreto, ebliganta

  • havi plurajn objektojn en unu retmesaĝo;
  • sendi tekstojn kun senlime granda linilongo kaj suma amplekso;
  • uzi signarojn pli larĝajn ol Askio, ekz-e la Latin-3-an;
  • ktp.

Egalsigna askiigo[redakti | redakti fonton]

Por sekure sendi ne-askiajn signojn tra retpoŝto MIME transformas ilin al 7-bitaj vicoj, per egalsigna askiigo. Do, se du korespondantoj havas MIME-kapablan poŝtilon, ili povas uzi la supersignitajn literojn; ekz-e por transmeti la mesaĝon Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde sufiĉas specifi la signaron Latin-3-an per jenaj kaplinioj:

Content-Transfer-Encoding: quoted-printable

Content-type: text/plain; charset=ISO-8859-3

Tiam la poŝtiloj aŭtomate plenumos la askiigon kaj rekonstruon de la supersigno. Tamen se oni volas subrigardi la transmetatan tekston, oni povas malŝalti la MIME-filtrilon, kaj oni vidos: E=B6o=FEan=F8o =E6iu=BCa=FDde

Ĉi tie ĉiun supersignitan literon anstataŭas la egalsigno = kaj du deksesumaj ciferoj, indikantaj la kodojn laŭ ISO-8859-3 (se la egalsigno estas parto de la teksto, ĝi estas same kodata: =3D). En tiu formo la mesaĝo sendifekte pasos tra ĉiu komputilreta nodo, eĉ se ĉi tiu komprenas nur la 7-bitan Usonan Askion.

Tiu metodo ne estas speciale Esperanta, ĝi estas internacia. Ekz-e, ankaŭ la germana frazo Ja gewiß doch quält zuviel Syntax mürbe Köpfe, kun tiel indikita signaro estos sendata kiel Ja gewi=DF doch qu=E4lt zuviel Syntax m=FCrbe K=F6pfe. Normale la du korespondantoj tiajn teruraĵojn ne vidos, sed ĝuste tiel aspektos la teksto por ricevanto kies malnova poŝtilo ne komprenas MIME-on.

El ĉiuj disponeblaj askiigoj la MIME-skribo estas la plej esprimiva. Nur ĝi ebligas sendifekte askiigi la tutan tekston de ĉi artikolo, ekz-e la frazon: «Ĉu ĉ, ^c, cx aŭ =E6?» (tiel: =C6u =E6, ^c, cx a=FD =3DE6?). Kompreneble, tiu normo ne bezonas sankcion de la Esperanta, aŭ de la franca, aŭ de iu ajn lingva akademio.

64-uma kodoprezento[redakti | redakti fonton]

Principe eblas kodi ĉiujn bitokajn datenojn per egalsigna askiigo, sed per tio povas triobliĝi la amplekso de la datenoj, se estas multaj ne-askiaj bajtoj. Tial MIME disponigas ankaŭ alian metodon, 64-uman kodoprezenton. Per ĝi la datenoj kreskas ne je faktoro 3, sed nur proksimume 1,37. Aliflanke ĉiuj signoj de teksto tiel kodata, ankaŭ askiaj, ŝanĝiĝas; tia teksto ne estas legebla sen programa helpo. Jen kiel aspektas "Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde" en la 64-uma kodoprezento:

RcSlb8WdYW7EnW8ĝIlpdcS1YcWtZGUNCg==

MIME markas la uzon de 64-uma kodoprezento per jena kaplinio:

Content-Transfer-Encoding: base64

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]