Komputika Leksikono
Komputika Leksikono | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Sergio Pokrovskij | |
Eldonjaro | 1995 | |
Urbo | Jekaterinburgo | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Paĝoj | 366 | |
La Komputika Leksikono de Sergio Pokrovskij estas Esperanto-fakvortaro pri komputiko. Ĝi enhavas indeksojn Esperantan kaj anglalingvan, Esperantajn klarigojn de la terminoj kaj tradukojn en la anglan kaj rusan, kaj iomete en aliajn lingvojn (precipe la germanan kaj francan). Ĝis nun publikiĝis 18 eldonoj en la interreto, el kiu nur la deka ankaŭ publikiĝis papere (en 1995; nun ne plu havebla).
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 2008.
Enhavo[redakti | redakti fonton]
La vortaro enhavas 2649 terminojn. Precipe atentitaj estas la bazaj nocioj de teoria komputoscienco, diskreta matematiko, programado, personaj komputiloj, surtabla tipografio. Laŭeble la programada temaro estas prezentita en Paskalo (esperantigita Pascal), kaj la verko entenas priskribon de ĉiuj nocioj de tiu programlingvo.
Eltiraĵo[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- 1995: novaj terminaroj, Komputora ... En: Terminoteko 5-a jaro 1995, n-ro 1 (11), p. 21-23 (Recenzeto pri Pokrovskij, Sergio. Komputika Leksikono. Jekaterinburg 1995: ′... ampleksa, bone dokumentita kaj grafike alloga terminaro, kiu tamen ne ĉiam facile gvidas ordinaran uzanton de komputoroj pro elekto de terminoj, fakeco, lingvaĵo kaj fona lingvo-koncepto.′ Multaj kritikindaj aspektoj en la ′leksikono′).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Libroj de Sergio Pokrovskij
- Esperanto-libroj aperintaj en 1995
- Eldonaĵoj de Sezonoj
- Terminologio
- Verkoj pri glosaro
- Komputiko
- Retaj vortaroj
- Esperanto-fakvortaroj
- Antverpena Lingvo-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de la FEL-biblioteko