Jekaterinburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jekaterinburgo
Fotomontaĵo
plej granda urbo • urbo • urbego • plej granda urbo • administra dividaĵo de Rusio • milionurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 620000–620999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 468 833  (2018) [+]
Loĝdenso 3 139 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 50′ N, 60° 37′ O (mapo)56.83555555555660.612777777778Koordinatoj: 56° 50′ N, 60° 37′ O (mapo) [+]
Alto 237 m [+]
Areo 468 km² (46 800 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Jekaterinburgo (Sverdlovska provinco)
Jekaterinburgo (Sverdlovska provinco)
DEC
Jekaterinburgo
Jekaterinburgo
Situo de Jekaterinburgo
Jekaterinburgo (Rusio)
Jekaterinburgo (Rusio)
DEC
Jekaterinburgo
Jekaterinburgo
Situo de Jekaterinburgo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yekaterinburg [+]
vdr

Jekaterinburgo (ruse Екатеринбург), kiu dum sovetia tempo estis nomita Sverdlovsk (ruse Свердловск), estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Sverdlovska provinco, la kvara plej granda urbo de Rusio (ĉ. 1,3 milionoj da loĝantoj) fondita en 18-a de novembro 1723 de Vasilij Tatiŝĉev.

La urbo situas sur la orienta deklivo de Meza Uralo sur bordoj de Isetj (Исеть), kiu enfluas riveron Tobol (Тобол). Jekaterinburgo estas ĉe la Transsiberia fervojo.

Inter 1924 kaj 1991 la urbo nomiĝis Sverdlovsk (ruse Свердловск), kaj nomo de la provinco restis de tiu tempo. Ĝia origina kaj nuna nomo deriviĝas de Jekaterina la 1-a, edzino de Petro la 1-a. Ĝia intertempa nomo devenas de la bolŝeviko kaj unua fakta ŝtatestro de Sovetio Jakov Miĥajloviĉ Sverdlov, kiu verŝajne ordonis la ekzekutadon de caro Nikolao la 2-a en Jekaterinburgo en 1918.

En jaro 1959 la urbo havis 779 mil loĝantojn, en 2002 — 1,29 milionojn.

En Jekaterinburgo studis kaj laboris Boris Jelcin.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Limo inter Eŭropo kaj Azio

Pinta obelisko elmontras la limon inter Eŭropo kaj Azio, apud Jekaterinburgo.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Metroo de Jekaterinburgo

Metroo[redakti | redakti fonton]

Strato apud centro de Jekaterinburgo (2005)
Nova konstruado en Jekaterinburgo (2005)
Akvobaraĵo en rivero Isetj en Jekaterinburgo (2005)

De 1991 Jekaterinburg havas metroon; la ĝis nun ununura linio ligas la staciojn "Aleo de la Kosmonaŭtoj" kaj "botanika ĝardeno". Du pliaj linioj estas konstruataj aŭ planataj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partnerurboj estas:

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo Vasilij Ĵeleznjakov (Василий Железняков) propagandis Esperanton komence de la 20-a jarcento.

Eldonejo Sezonoj dum kelka tempo rezidis en la urbo.

En 2005 okazis tie la 24-a Rusia Esperanto-Kongreso kaj EoLA 17.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]