OSIEK-premio
OSIEK-premio | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
OSIEK-premio estis premio por faka aŭ traduka laboro en la lingvo Esperanto. La premio estis aljuĝata ĉiujare al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo, precipe nefikcia, por kiu balotis plej multaj OSIEK-anoj kaj publikita per ia ajn perilo (libro, kasedo, videobendo, mikrofilmo, kompaktdisko...), kies amplekso egalvaloras al 100-paĝa libro. Kaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la originalo. La nuna valoro de la premio estas 700 eŭroj (ekde 2009).
Inter la kvin plej ofte proponaj fine decidis partoprenantoj de Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK, kiu okazis ĉiujare antaŭ Universala Kongreso.
Kadre de Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta la 13-19an de julio 2019 en Kondoros (Hungario), la ĉeestantaj membroj de OSIEK per sekreta voĉdonado atribuis la premion al Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Rusio) pro ilia komuna enciklopedia verko Nia diligenta kolegaro (NDK), kuneldonita de Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio en 2018. Ĉi tiu premio estis la lasta, aljuĝita de OSIEK, ĉar la Ĝenerala Asembleo de OSIEK, kunveninta en Kondoros, libervole dissolvis la asocion kaj konforme al sia statuto transdonis la havaĵon de OSIEK al E@I, asocio kun similaj kulturaj celoj.[1]
Reguloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉiu OSIEK-membro rajtas, dum la tuta jaro, fari po 2 proponojn. Verkoj proponitaj antaŭ la 1a de majo al la OSIEK-komitatano responsa estos prezentitaj en la junia numero de la kultura revuo La Gazeto.
- La unuan tagon de la jara Konferenco (IEK), oni oficiale prezentas la 5 plej ofte proponitajn verkojn.
- La lastan tagon, membroj de OSIEK partoprenantaj la Konferencon sekrete voĉdonas inter tiuj kvin.
Listo de jam premiitaj verkistoj
[redakti | redakti fonton]- 2019: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Rusio) pro ilia komuna enciklopedia verko Nia diligenta kolegaro
- 2018: Frédéric Lauriol pro Teknika vortaro de Greziljono[2]
- 2017: Josip Pleadin (Kroatio) pro Ordeno de Verda Plumo
- 2016: Carlo Minnaja (Italio) kaj Giorgio Silfer (Svislando) pro Historio de la Esperanta literaturo
- 2015: ne atribuita
- 2014: Peter Baláž (Slovakio) pro Esperanto Elektronike
- 2013: Mikaelo Bronŝtejn (Rusio) pro Dek tagoj de kapitano Postnikov
- 2012: István Ertl (Hungario) pro la traduko de Sensorteco de Imre Kertész
- 2011: Laŭlum (Ĉinio) pro la traduko de Ĉe akvorando
- 2010: Baldur Ragnarsson (Islando) pro la traduko de Sagao de Njal
- 2009: Spomenka Štimec (Kroatio) pro Kroata milita noktlibro
- 2008: Sergio Pokrovskij (Rusio) pro Komputika Leksikono
- 2007: Ĵak Lepŭil' kaj Armela LeQuint (Francio) pro la traduko de Vojaĝo ĝis noktofino de Louis-Ferdinand Céline
- 2006: André Cherpillod (Francio) pro Konciza Etimologia Vortaro
- 2005: Christian Declerck (Belgio) pro Tarokoj kaj epokoj
- 2004: Ed Borsboom (Nederlando) pro Vivo de Andreo Cseh
- 2003: Gerrit Berveling (Nederlando) pro la traduko de du volumoj el la projekto Antologio Latina
- 2002: Kreŝimir Barkoviĉ (Francio) pro la traduko de 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner
- 2001: Eli Urbanová (Ĉeĥio) pro Hetajro dancas
- 2000: Trevor Steele (Aŭstralio) pro Falantaj muroj
- 1999: Xie Yuming (Ĉinio) pro la traduko de Ruĝdoma Sonĝo de Cao Xueqin
- 1998: Claude Piron (Svislando) pro La Bona Lingvo
- 1997: Fernando de Diego (Hispanio) pro la traduko de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez
- 1996: Paul Gubbins (Britio) pro Kunvojaĝu
- 1995: Donald Broadribb (Aŭstralio) pro la traduko de La Respubliko de Platono
- 1994: Rüdiger Eichholz (Kanado) pro Esperanta Bildvortaro
- 1993: Ulrich Lins (Germanio) pro La danĝera lingvo
- 1992: Ebbe Vilborg (Svedio) pro Etimologia Vortaro de Esperanto
- 1991: Evaldo Pauli (Brazilo) pro Mil Jaroj de Kristana Filozofio
- 1990: Rihej Nomura (Japanio) pro Zamenhofa ekzemplaro