Mikrofilmo

Mikrofilmo estas forte malgrandigita, fotografia aŭ elektronika kopiaĵo de presitaj aŭ aliaj grafikaj materialoj, sur filmo. La mikrofilmo estas denove grandigebla kaj kopiebla per konvena optika aparato. Per la mikrokopiaĵo, la dokumentoj estas rezerveblaj en malgranda loko kaj facile atingebla metodo. Mikrofilmo estas unu el du precipaj specoj de mikrodokumento aŭ mikrokopiaĵo - la alia estas mikrofolio, kiu simple havas alian formon - estas pli granda travidebla folio, ne filmo.
Oni uzas ĉefe 35- kaj 16-mm-ajn filmojn. Standardaj malgrandigaj proporcioj por 16-mm-a mikrofilmo estas 1:20, 1:24, 1:32, 1:40, 1:42, 1:48 kaj 1:96; por 35-mm-a mikrofilmo 1:7,5, 1:10,5, 1:14,8, 1:21, 1:29,7.

Historio
[redakti | redakti fonton]La teknologio de mikrofilmo estis inventita de René Dagron (1813-1900) en Parizo en 1859. Dum la sieĝo de Parizo kadre de la Franca-Prusa Milito de 1870/71, ĝi helpis plibonigi la komunikadon inter neokupita Francio kaj la ĉefurbo. Vastan praktikan uzadon de la metodo ebligis la metodo Recordak de la firmao Eastman Kodak en 1928. Tiu metodo ebligis pretigon de kopiaĵoj sur fotofilmaj rulaĵoj (mikrofilmoj) en eta formato. La dokumentojn fotis daŭre funkcianta aŭtomata kamerao al 16 mm-a filmo. Komence oni uzis la metodon por kopiado de ĉekoj pri bankaj ĝiroj, sed tio disvastiĝis en aliaj terenoj (komercado, administrado, instruado). La metodo floris en la dua duono de la 20-a jarcento.