Historio de la esperanta literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historio de la esperanta literaturo
Aŭtoro Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer
Eldonjaro 2015
Urbo La Chaux-de-Fonds
Eldoninto Kooperativo de Literatura Foiro
Paĝoj 748
ISBN 3906595218
vdr

Historio de la esperanta literaturo, eldonita en 2015 de Kooperativo de Literatura Foiro, sub aŭspicio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, PEN International/Esperanto-Centro kaj Akademio Literatura de Esperanto, estas superrigardo de la unuaj 135 jaroj de la historio de la Esperanta literaturo, verkita de Carlo Minnaja kaj de Giorgio Silfer.

Ĝenerale la libro entenas vastan rigardon al la originala Esperanta literaturo inter la jaroj 1887 kaj 2012 (kun aludoj ĝis 2015). Ĝi entenas prozon, poezion, teatron, eseon, revuojn, la diversajn skolojn kaj eĉ la interretan vojon – vasta estas la analizado. Oni plej ofte emfazas la originalan literaturon, krom se tradukoj estas vere elstaraj.

Entute 54 ĉapitroj estas pli-malpli samlongaj. Por faciligi konsulton, aldoniĝis referencoj, glosoj, bibliografio, antologio kaj indeksoj de bildoj, verkoj, revuoj, temoj kaj personoj.

Recenzoj [1][redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 ... Aliaj gravaj punktoj de la verko

estas la speciala atento al la Esperanta teatro (mi ja povas diri ke rilate al tio, la libro ne havas konkurantojn); la sistema valorigo de la ĉiam, ĝis nun, flankelasitaj Esperantaj aŭtorinoj (kiuj ja meritas apartan, longan studon plene centritan sur “iŝi”) kaj la vere interesaj fotoj, kiuj plibeligas la tekston kaj ebligas al ni, legantoj de la posta jarcento, almenaŭ (re)koni kiel aspektis kelkaj homoj pri kiuj oni ĉiam aŭdis, aŭ kies tekstojn oni

ie ajn jam legis. 

Reagoj[redakti | redakti fonton]

BA24[redakti | redakti fonton]

  • Suso Moinhos: Voko al plibonigo de grava verko, pri Historio de la esperanta literaturo (de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer). Konstrua kritiko por eblaj postaj eldonoj: antologio nenecesa, periodigo revizienda, apartigo de teatro kiel agado (ne kiel verkaro), homogena atento al verkistoj, foresto de aŭtoroj, korektindaĵoj.

BA25[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Camacho: Malheloj kaj malbeloj en HEL. Recenzo kaj kritiko al Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ĉefa kritiko estas al supraĵaj komentoj kaj miskompreno de la poezio de Camacho. Oni agnoskas la gravecon de la verko, sed oni mallaŭdas la implikon en la personaj ideologioj.
  • Carlo Minnaja: Libro pri historio – historio pri libro. Laŭ la strukturo de dialogo inter la aŭtoro kaj lia filino, nome la Historio de la esperanta literaturo, Minnaja defendas sian verkon el ricevitaj kritikoj, konfirmas, ke plej parto de tiu estis farita de li mem kaj ne de la alia aŭtoro kaj iom pli eksterteme eniras en la afero de raŭmismo kaj la postaj konfliktoj inter esperantistoj.
  • Detlev Blanke: Kio estas la literaturo de Esperanto? Alia reago al la Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Kelkaj kritikoj temas pri malmanko de la artikolo la en la titolo, manko de dediĉo al tradukoj kun literatura valoro, manko de konsidero al la samtempa verko de Geoffrey Sutton Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto kaj alvoko al kunlaboro inter la tri historiistoj kaj finfine malabundo en la bibliografio. Kelkaj el tiuj kritokoj estas rebatitaj en la menciita dialogoforma artikolo de Carlo Minnaja.

Sekvontaj[redakti | redakti fonton]

"Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo" (2019) en pluraj naciaj lingvoj, unuavice en la hispana (eldono de Grañen Porrúa en Meksiko), poste en la franca kaj sveda[2]. Tiu verko baziĝas sur "Historio de la esperanta literaturo".

Premioj[redakti | redakti fonton]

Tiu libro ricevis la premion OSIEK kaj la premion Grabowski en julio 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kontakto, numero 283 (2018:1) paĝo 17 fare de Fernando Pita "Recenzo: Verko, kiu plenumas kion ĝi promesas"
  2. Pozitiva jaro por Esperanta PEN-Centro, HeKo 742 6-B, 25 aŭg 20

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]