BA24

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 24
numero
Speco Literatura revuo
Formato 138 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato oktobro 2015

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos kaj Tim Westover
Ĉefredaktisto Suso Moinhos
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9310-5

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 24
vdr

BA24 estas la dudekkvara numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2015.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jesper Lykke Jacobsen).

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

  • Spomenka Štimec: La ŝipo nomata Teresa. Juna kroatino akompanas faman esperantistan vojaĝanton, nome Tibor. Duone li rakontas iaman amaferon, nome klopodofuĝon; duone ŝi imagas la ceteron.
  • Amir Naor: Sunfrapo. Junulo iras al la strando posttagmeze; ĉio ŝajnas sekura, sed...
  • Mikaelo Bronŝtejn: Ludoviko la Dekkvara. Interplekto de du historioj el du diversaj epokoj kaj tempoj kun ioma konekto. En 1669 la franca reĝo Ludoviko la 14-a estas vekigita de sia ministro Colbert kiu proponas al li novan meblaron, kiu poste ricevos la nomon de la reĝo. Tiu rakontas ke li sonĝis pri iu stranga mondo kie okazis striko de ministoj. En 1989 (nome 320 jarojn poste) okazas tiu striko de ministoj, kiuj protestas pro misuzo de mono fare de burokratoj kiuj ne pagas akurate iliajn salajrojn, dum oni parolas pri iuj ricevitaj novaj mebloj.
  • Sten Johansson: La lupo de la Monta Reĝo. Knabo estas kunportata de sia patrino, servistino ĉe domo de alia familio; tie li laŭespere distru sin kun la filino de tiu familio, sed ne tiom bone kondutas.

Originala poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita prozo[redakti | redakti fonton]

  • János Székely: Filantropoj (trad. Jozefo E. Nagy). En la kunteksto de malvenka retiriĝo de hungara armeo el la orienta fronto dum la Dua Mondmilito, oficiro ricevas ordonon ekzekuti kaptitan dizertinton de sia bataliono, kies komponantoj estas ĉiuj samurbanoj. Li ne pretas plenumi la postulon kaj lasas la taskon al venonta oficiro, kiu estas en sama situacio.
  • Rita Granetti: Manoj disigitaj nur de vitroplato (trad. Sen Rodin). Knabino malobeas patrinan ordonon ne eniri en preciza parto de arbaro. Tie ŝi renkontas knabon kiu de malantaŭ dikega vitro malkapablas komuniki al ŝi.

Tradukita poezio[redakti | redakti fonton]

  • Grigore Chiper: Poemoj (20 mil leŭgoj sub tero; Mi atendas ke vi mortu; Glitante en nevortojn; trad. Suso Moinhos).
  • Marcela Benea: Poemoj ((Sen titolo); Obskura krio; Linio rekta; Mi ĉiujn konfuzadas; trad. Suso Moinhos).
  • Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj: Poemoj (Printempaj sentoj de nebridebla antikvulo; Epistolo al M. N. Longinov pri darvinismo; trad. Valentin Melnikov).

Originala teatro[redakti | redakti fonton]

  • Rikardo Cash: Duonhora pluvego. Dum duonhora pluvego du virinoj rifuĝiĝas en senhoma trinkejo. Unu estas Anĝelino optimisma studentino pro biologio, la alia estas Samanto, pesimisma plenkreskulino.
  • Trevor Steele: La lasta kunsido. En iu stranga kunsido abstarktaj gefratoj plendas per mallonga diskurseto laŭvice por virinaj rajtoj, kontraŭ nukleaj bomboj, kapitalismo, malŝpara vivmaniero, infansoldatoj, por Esperanto, pli justa uzado de akvo, kontraŭ atomcentraloj, Monda Banko, Internacia Mon-Fonduso, lingvokoruptado fare ĉefe de la komerca medio, kaj por alproksimiĝo de religiaj konceptoj. La proponoj por la solvo de tiuj problemoj estos perforte ataki kaj mortigi la koncernajn respondeculojn kaj kulpulojn. Kaj por la ne tiom gravaj problemoj, "nur" drastaj malpermesoj.

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Javier Guerrero: Esperanto-bibliotekoj por la 21-a jarcento. Mallonga trarigardo al plej konataj Esperanto bibliotekoj. Proponoj por cifereca kunigo de tiuj por ia Esperanto bibliotekaro.
  • Spomenka Štimec: Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj en Kroatio. Resumo de prelegoj kaj eventoj en tiu renkontiĝo.
  • Galina Juzefoviĉ: La voĉo de Svetlana Aleksijeviĉ (trad. Grigorij Arosev). Informo pri la atribuo de la Nobel-premio pri literaturo al Svetlana Aleksijeviĉ, belorusa verkistino en rusa lingvo kiu dediĉis sin ĉefe al komponado de verkoj el intervjuo kaj parolaj kontribuoj de anonimaj aŭ ĉiutagaj personoj.
  • Márton Fejes: La ŝerco de la preskoboldo. Meditado pri preseraroj kaj apartaj okazoj, kiel preseraro poemarbo anstataŭ poemaro. Hungara tradukisto rekte tradukis la tekston sen konscii pri la eraro kaj tiel montriĝis ankaŭ plagiatisto.
  • Yohanes Manhitu: Skribi en Esperanto: Penseto mia.

Intervjuo[redakti | redakti fonton]

  • Suso Moinhos: Anjo Amika: muziko kiel vivotakto. Intervjuo al hungara kantistino nomita Anjo Amika pri ŝia kariero kiel kantisto, pri ŝia persona vivo, pri ŝia esperantista vivo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Mao Zifu: Soleco estas narkotaĵo, pri Cent jaroj da soleco (de Gabriel García Márquez; trad. Fernando de Diego). Pri la koncepto de soleco, pri la traduko de Fernando de Diego partikulare pri mistraduko de vistosos [vestidos] al krikoloraj kaj pri misoj en tradukoj.
  • Jorge Camacho: Homaranisma poem-antologio, pri Brazila Esperanta Parnaso (de diversaj aŭtoroj kaj tradukintoj).
  • Mao Zifu: Spertoriveroj fluis en poezian maron, pri Testamente (de Edwin de Kock). Komentoj pri la poezio de Edwin de Kock, elekto de kelkaj poemoj, diskutado foruma pri la signifo kaj ebla malfacilo de unu el ili.
  • Gerrit Berveling: Kelkvorte marĝene de Marta, pri Marta (de Eliza Orzeszko). Io pri itô kanzi kaj lia entrepreno eldoni zamenhofajn tekstojn kiuj montras kiuj vortoj estis la unuaj, ekzemple ne la radiko esper- sed sper-. Poste pri Reeldono de Marta fare de KLEKS. Poste pri Kelkaj misaĵoj en konservo de eraroj, korektoj ktp.
  • Ulrich Lins: La bunteco de anarkiismo en Hispanio, pri Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, Liberecana antologio kun tekstoj de Federica Montseny kaj Dolors Marin (kompilitaj, trad. kaj komentitaj de Miguel Fernández).
  • Anina Stecay: Forpuŝitaj memoroj jukas, pri Skabio (de Sten Johansson). Nome krimromano kun ĉefe unua parto tre atentokapta kun suspektindulo kiu perdis sian memoron.
  • Jorge Camacho: Kiel kurioze, kia koincido!, pri La angla sen instruisto (de Eugen Ionescu; trad. Ionel Oneţ).
  • Valentin Melnikov: Plia bona rikolto, stabila tradicio, pri Belarta rikolto 2015. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (de diversaj aŭtoroj). Resuma aludaro el la premiitaj verkoj.
  • Rolando Bonkorpa: Rekomendinde malgraŭŭ mizogineco, pri Telenio (atribuita al Oscar Wilde). Bonkvalita utila recenzo pri la verko, pri la traduko, pri la floreca stilo kaj riproĉo al mizogineco de la libro, eble necesa en la epoko por eviti propagandon de samseksemeco, sed nuntempe iom malakceptebla.
  • Gerrit Berveling: Hopu inter la planedoj, pri Libazar' kaj Tero. Kvarmana sonato dutonala (de Julia Sigmond kaj Sen Rodin). Pri verko ne tiom sciencfikcia kiom "utopieca-socikritika" kiu alternas scenojn sur Libazar' kun tiuj sur Tero. Kiel decas, multaj aludoj kaj satiroj al surteraj aferoj.
  • Suso Moinhos: Voko al plibonigo de grava verko, pri Historio de la esperanta literaturo (de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer). Konstrua kritiko por eblaj postaj eldonoj: antologio nenecesa, periodigo revizienda, apartigo de teatro kiel agado (ne kiel verkaro), homogena atento al verkistoj, foresto de aŭtoroj, korektindaĵoj.
  • Sten Johansson: Amo de l'prapatrinoj, pri Ho, tomboj de l' prapatroj (de Clelia Conterno Guglielminetti). Historia romano, publikita (2015) tri jardekojn post la morto de la verkistino, rakontita el la legado de malnovaj leteroj trovitaj en subtegmento. En ĝi aperas temos jam viditaj en ŝia poezio: morto de infano, graveco de familiaj rilatoj inter generacioj kaj la rilato inter "eta" kaj "ega" vivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]