BA14

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

BA14 estas la dekkvara numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en junio 2012.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Prezento (Jorge Camacho)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Mikaelo Bronŝtejn: La ringo. Novelo pri juda vivo en orienteŭropa urbeto. Lejb estis forĝisto, poste bestobuĉisto kaj kantoro en neleĝaj judaj ceremonioj. Li vidviniĝas kaj la nova edzino metas ŝanĝojn en lia vivo.
  • Steven K. Smith: Nova vivo. Krim-novelo starte el la Atencoj de la 11-a de septembro 2001. Iu survivinto ekhavas grandan monkvanton el mafiuloj kiuj certe mortis dum la atenco. Li decidas krei al si novan vivon por profiti la okazon.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Poemoj el mia triciklo (Unua ciklo: literaturo; Dua ciklo: vivo; Tria ciklo: amiko)
  • Ivan’ Naumov: Muzo. Dialogo kun la Muzo.
  • Nicola Ruggiero: Al vi, amikoj, fratoj en Poezio. Salutpoeziaĵo al la amikoj okaze de kongreso.

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Tamas Dobozy: La ĉirkaŭfermo (trad. Einar Faanes). Hungaro Teleki turneas tra Nordameriko prelegante pri epizodoj de la alveno de la Ruĝa Armeo en Budapeŝto fine de la Dua Mondmilito. Ŝajne li estis ano de la germana-faŝisma armeo. Ĉiuprelege staras Sandor, nome alia hungaro, blindulo kiu skoldas lin montrante ke Teleki kondutis tie kaj tiam kiel malkuraĝulo. Tio ege kolerigas Teleki, sed kontentigas lian agenton, ĉar tio altiras publikon al la pagotaj prelegoj. Teleki jam estas elĉerpita pri tiom da interrompo, anstataŭo de protagonismo kaj pridemandoj pri kial Sandor scias tion kaj blindiĝis.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Janus Pannonius: Primokas la pilgrimon far Galeotto (trad. Péter András Rados). Poemo de la 15-a jarcento tradukita el la latina al la hungara, kaj nun al Esperanto.

Originala Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Abel Montagut: Sansón Carrasco kontraŭ Don Quijote (Monologo de Karasko). Sansono Karasko estis sendita serĉi Donkiĥoton por reporti lin al lia vilaĝo kaj ties trankvilo, sed li ribelas kaj deziras pluan liberan kaj amaventuran vivon al la heroo kaj al si mem.

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Gerrit Berveling: Dankon al Eli!. Pri Eli Urbanová (1922-2012), lia kono de ŝi kaj de ŝia verko.
  • Miguel Fernández: Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas. La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado (Unua parto). Longa rakonto de la vivo, rilataro kaj verkaro de la Ibera Grupo, el ties unua renkontiĝo en Merido en 1992, ankaŭ la madrida vivo de la esperantistoj kaj esperantaj intelektuloj. La vidpunkto estas de la aŭtoro mem, kompreneble, kiu rilatas al la diversaj grupanoj kaj aliaj esperantistoj kiuj rilatis al ili, kaj la tempo ĉirkaŭ 1992 mem kiam okazis diversaj eventoj.
  • Nick Kalivoda: Unue kiel tragedio, poste kiel farso. Pri la verko de Slavoj Zizek, nome First as Tragedy, Then as Farce, tio estas ĉio en historio ripetiĝas, kiel multaj jam diris, sed laŭ la slovena filozofo la duan fojon kiel farso. Meditado pri la duflankaj ekstremismoj kaj desktra kaj maldekstra kaj kiel ia intelektularo metas ambaŭ en la sama sako.
  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Enorme enhavoriĉa eseo pri gravaj hispanaj virinoj en la unua duono de la 20a jarcento, kaj ĉefe dum la 1930-aj jaroj, tio estas koincide kun la Dua Hispana Respubliko. Ŝi ekiras la trarigardon metante la hispanan feminismon (aŭ pli bone la agadon de diversaj gravulinoj) en la kunteksto de la liberala kleriga disvastigo de la burĝa kaj proletara kulturoj. El la liberecana medio, ŝi parolas pri la organizo Liberaj Inoj, kie agadis Lucía Sánchez Saornil, kaj pri Federica Montseny, kiu agadis en la integrisma anarkosindikatisma movado kaj ne kiel feminisma virino. Pli burĝaj virinoj organiziĝis en la Lyceum Club. El tiu etoso elstaris Victoria Kent, pli maldekstra, kiu ne apogis la havigon de balotrajto al virinoj, kaj Clara Campoamor, pli burĝa, kiu ja apogis tiun havigon. Margarita Nelken estis pli maldekstra. En la mondo de artoj, elstaris la verkistino Concha Méndez, Rosa Chacel, Ernestina de Champourcín, Carmen Conde kaj María Teresa León, la pentristino Maruja Mallo, la filozofo María Zambrano, kaj la aktorino Margarita Xirgu. Kontraste tute en la mala flanko (kontraŭ-feminisme) Pilar Primo de Rivera estis fondantino de la Ina Sekcio de Hispana Falango, la faŝisma partio fondita de ŝia frato.
  • Baldur Ragnarsson: John Islay Francis, memore.

Leteroj[redakti | redakti fonton]

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]