Victoria Kent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Victoria Kent
Victoria Kent.png
Personaj informoj
Naskonomo Victoria Kent y Siano
Naskiĝo 6-an de marto 1891 (1891-03-06)
en Malago
Morto 25-an de septembro 1987 (1987-09-25) (96-jara)
en Novjorko
Tombo Konektikuto
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Profesio politikisto, advokato
Lingvoj hispana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Victoria KENT Siano (Malago, 7a de marto 1898[1] - Novjorko, 26a de septembro 1987) estis advokato kaj politikisto de la Dua Hispana Respubliko. Ŝi estia la unua virino kiu povis eniri en la korporacio de advokatoj de Madrido en 1925, ankoraŭ dum la Diktaturo de Primo de Rivera,[2]​ kaj la unua virino en la mondo kiu servis kiel advokato antaŭ milit-tribunalo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis en Malago por iĝi instruistino. Poste, ĉar ŝia patro konis pro profesiaj tialoj Alberto Jiménez Fraud, kiu tiam estis la direktoro de la Libera Instru-Institucio, tio ebligis al Victoria veni al Madrido en 1917, instaliĝi en la Fraŭlina Restadejo (en hispana Residencia de Señoritas) kaj studi en la Institucio. Tiel ŝi povis aktivi en diversaj feminismaj organizaĵoj, inter kiuj Feminisma Universitata Junulinaro (Juventud Universitaria Feminista) kaj Lyceum Club.

En la madrida universitato ŝi studis juron kaj estis disĉiplo de fama juristo kaj politikisto Luis Jiménez de Asúa, kaj doktoriĝis pri Juro en 1924. Dum sia profesia agado ŝi pioniris ene de la etoso de advokatoj por laboristoj kaj ankaŭ fondis la nacian sindikaton de inaj advokatoj. En 1930 Victoria Kent zorgis pri la defendo de Álvaro de Albornoz, membro de la Revolucia Komitato (Comité Revolucionario) ĉar li estis akuzita pro la ribelo de Jaca. Tiel ŝi estis la unua virino en la mondo, kiu estis advokato ĉe militkortumo.

En 1931, tuj post la proklamo de la Respubliko, Victoria Kent estis nomumita ĝenerala direktoro de prizonoj (Directora General de Prisiones) kaj proponis, kiel heredantino de la filozofio de la juristo kaj verkisto Concepción Arenal, profundan reformon de la prizon-sistemo en Hispanio: plibonigon de la kondiĉoj por higienon por forpermesoj, por klopodo resocianigi la prizonulojn, por ebligon de liberigo subkondiĉe kaj de provliberigo, plibonigon de la persona traktado kaj liberigon de prizonuloj kiu estus pli ol 70-jaraĝaj. Estis ankaŭ ŝia intenco, eble tro avangarde por tia epoko, ebligi eniron de prizonul-edzinoj en la ĉeloj dum la vizit-tagoj, kio okazigis enorman skandalon, kvazaŭ oni enkondukus prostituadon en la prizonon. Krome, ŝi volis reformi ankaŭ la prizonistaron, sed tio estus bezoninta elpostenigi kelkajn el la funkciuloj, kaj la ministerio ne aprobis la proponon. Tial ŝi demisiis en 1932.

Kiel ano de la maldekstrema Radikala Socialisma Partio (Partido Radical Socialista) ŝi iĝis deputito en la balotado de 1931, kurioze kiam virinoj ankoraŭ ne rajtis baloti. Victoria Kent ege aktive partoprenis en la agado de la deputitaro, kiu diskutis la projekton de la nove respublika Konstitucio de Hispanio. La redakta deputita komisiono estis prezidita de Jiménez de Asúa, kaj ankaŭ ŝi prezentis kelkajn tre gravajn amendojn. Inter ili kelkaj estis finfine akceptitaj, ekzemple pri la divorco kaj la laŭleĝa egaligo de la filoj kiuj naskiĝas kaj ene de kaj ekster la geedzeco. Tamen, plej konata estas ŝia opozicio al la aprobo de la ina balotrajto. Ŝi opiniis, ke la hispaninoj, plej ofte malkleraj kaj tro ligitaj al la ankoraŭ tre povega katolika eklezio, voĉdonus laŭ la premo fare de la pastroj, kaj tio ne garantius helpon al liberala kaj demokratia respubliko, sed tute male. La virina balotrajto estis aprobita, kaj fakte en la unuaj balotadoj post tio venkis la dekstrularo, kion timis Victoria Kent.

Milito kaj ekzilo[redakti | redakti fonton]

Ŝi denove estis elektita kiel deputito en 1936, tiam en la partio de Respublika Maldekstro (Izquierda Republicana), kiam la venko estis de la maldekstra koalicio Popola Fronto. Jam dum la Hispana Enlanda Milito, en 1937, ŝi estis sendita al Parizo por prizorgi la hispanajn infanojn disigitajn en diversaj eŭropaj landoj. Kiam la respublika flanko estis malvenkita en la milito, Victoria restis en Parizo, kie ŝi kunordigis la instaladon de la hispanaj rifuĝintoj en Francio kaj okupiĝis antaŭ la amerikaj ambasadoj pri la translokigo de multaj infanoj al Ameriko. En 1939 ŝia nomo estis en listo, kiun la frankisma polico transdonis al la aŭtoritatoj de la Reĝimo de Vichy. Victoria restis kvar jarojn en Francio, kie ŝi devis eskapi el la Gestapo. Fakte pri tiu epoko ŝi verkis la libron Cuatro años en París (Kvar jaroj en Parizo), nome historian dokumenton pri la de naziismo okupita Francio. En 1943, kiam ŝi ankoraŭ troviĝis en Parizo, la frankisma Speciala Tribunalo por la Persekutado de Framasonismo kaj Komunismo (Tribunal Especial para la Represión de la Masonería y el Comunismo) procesis kontraŭ ŝi. Tiele ŝi estis kondamnita je 30 jaroj de senlibereco, tute senigita de rajtoj kaj elpelita el la landa teritorio. Tamen ŝia aniĝo en framasona aŭ komunista organizaĵo estis tiom malreala kiom ĉe multaj procesoj de tiu diktatora tribunalo.

Poste ŝi iris al Meksiko kaj fine al Novjorko. Tiam Unuiĝintaj Nacioj petis de ŝi studon pri la bedaŭrinda stato en kiu troviĝis la malliberejoj en Latinameriko, sed tiun laboron ŝi baldaŭ forlasis ĉar ŝi sentis ĝin tro burokratia kaj malproksima de la vera realo. Tamen ŝi plue kunlaboris kun la internacia organizaĵo en rilato al ĝiaj sociprotektaj programoj. En Novjorko Victoria fondis la gazeton Revista ibérica (Iberia revuo), kie kunlaboris, i.a., Enrique Tierno Galván, Ramón J. Sender, Salvador de MadariagaAlbert Camus, inter aliaj.

Kurioze ŝi estis dufoje membro de la hispanrespublika registaro en ekzilo, nome en 1945 kaj en 1952. Tiu registaro kiu funkciis ĝis la 1970-aj jaroj, plutenis la fidon en iama respublika aŭ demokratia reĝimo en Hispanio.

Ŝi revenis en 1977, sed en Hispanio ŝine restis definitive. Kongrue kun sia respublikema pensaro, Victoria Kent ne akcepts la politikan formulon adoptitan de la Konstitucio de 1978 (nome la Hispana Transiro al la Demokratio) kaj revenis al Novjorko, kie ŝi mortis en 1987.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis tre aktiva virino, kaj tiele ŝi ne havis tempon aŭ trankvilon por lasi ampleksan verkaron, sed tiu, en formato de ĵurnalismaj artikoloj kaj ofte ne tre atentita, grave kontribuas al la studado de la politikoj pri prizonoj kaj de la respublikema pensaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estas kelkaj disputoj pri ŝia naskiĝdato, tamen en multaj fontoj aperas 1898 kiel la plej verŝajna.
  2. Prada, José Manuel (2014). «Lo que pudo ser y no fue: homenaje a Carmen López Bonilla». Otrosí. pp. 37-39. [1] Konsultita la 6an de majo 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fonto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri Victoria Kent ĉefe en pp. 104-108.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Tusell Gómez, Javier; Ruiz Manjón, Octavio; García Queipo de Llano, Genoveva (1981-1982). «Apéndices: los resultados electorales». Revista de derecho político (Madrid: Universidad Nacional de Educación a Distancia) (13): 237-270. ISSN 0210-7562.
  • Villena García, Miguel Ángel, Victoria Kent, una pasión republicana, Barcelona, Debate, 2007, ISBN 978-84-8306-693-5
  • Vega, Z. G. (2001). Victoria Kent: una vida al servicio del humanismo liberal. Universidad de Málaga (UMA).
  • Kent, V. (1978). Cuatro años de mi vida (Vol. 8). Bruguera.
  • Dupláa, C., & Kent, V. (1989). Homenaje a Victoria Kent.
  • Ramos, M. D. (1999). Victoria Kent (1892-1987). Madrid: Ediciones del Orto.
  • García, E.. (2009). "Teatro de la memoria: Victoria Kent, Clara Campoamor y "Las raíces cortadas", de Jerónimo López Mozo". Signa. Revista de la Asociación Española de Semiótica, 18, pp. 299-319.
  • Gargallo Vaamonde, Luis (2010), El sistema penitenciario de la Segunda República. Antes y después de Victoria Kent (1931-1936), Gobierno de España, Secretaría General de Instituciones Penitenciarias, ISBN 978-84-8150-295-4
  • Balaguer, M. L. (2009) Victoria Kent: vida y obra, Anuario de Derecho parlamentario de las cortes valencianas, núm. 21, ISSN 1136-3339, pp. 17-34
  • Rodrigo, A. (2003). Mujeres para la Historia: La España silenciada del siglo XX. Madrid: Carena.
  • de la Guardia, Carmen (2016) Victoria Kent y Louise Crane en Nueva York. Un exilio compartido. Silex ISBN 978-8477376187