Albert Camus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Albert Camus
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
franca verkisto kaj filozofo
franca verkisto kaj filozofo
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1913 (1913-11-07)
en Mondovi (Franca Alĝerio)
Morto 4-an de januaro 1960 (1960-01-04) (46-jara)
en Villeblevin (Francio)
Mortokialo trafikakcidento [#]
Tombo Lourmarin [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Loĝloko Francio [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Alĝero [#]
Subskribo Albert Camus
Familio
Edz(in)o Simone Hié • Francine Faure [#]
Vivkunulo Blanche Balain • María Casares • Mamaine Koestler • María Casares • Catherine Sellers • Mette Ivers [#]
Idoj Catherine Camus • Jean Camus [#]
Profesio
Profesio verkistofilozofo • romanisto • ĵurnalisto • eseisto • dramisto • scenaristo • sindikalisto • aŭtoro • French Resistance fighter [#]
Verkoj The Rebel
A Happy Death
The Fall
The Myth of Sisyphus
La fremdulo
La Pesto
Albert Camus, María Casares. Correspondence (1944-1959) [#]
Premioj Nobel-premio pri literaturo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Albert CAMUS [Albèr Kamu], en Esperanto Alberto Kamuso (naskiĝis la 7-an de novembro 1913, mortis la 4-an de januaro 1960) estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis nobelpremiito en 1957.

Bazo de la verko de Camus estas la filozofio de la absurdo, kiu estas bazita sur la ekkono de la sensenceco de la homa vivo. Tamen laŭ Camus la homoj estas liberaj kaj povas kontraŭbatali tiun sorton de sensenceco. Tiun sintenon tre koncize resumas unu frazo el la eseo "La mito de Sizifo": "Ni devas imagi, ke Sizifo estis feliĉa homo".

La filozofa pensaro de Camus kondukis lin al seniluzia humanismo, kiu estas klare perceptebla en liaj verkoj. Samtempe ĝi instigis lin al politika aktivado: Camus partoprenis la Francan rezistadon en la dua mondmilito kaj provis peri pacan finiĝon de la Milito de Alĝerio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis la 7-an de novembro en la farmejo Saint-Jean, apud Mondovi, en Alĝerio dum la franca kolona tempo. Li estis la dua filo de Lucien Camus, de hispana deveno, kaj Catherine Sintès. Unu jaro poste la patro forpasis dum la Unua Mondmilito, entombigote ĉe Saint-Brieuc. Infane li ĉeestis la urbetan lernejon, kies instruisto, Louis Germain, kaptis siajn untajn kapablojn. Germain decidis pretigi lin por la mezlerneja enir-ekzameno kaj persvadas lian patrinon kaj avinon por lasi lin daŭre studi. Albert Camus estas bonkvalita je la literaturaj lernadoj, atingas la mezlernejan titolon kaj provas la universitatan ekzamenon. Je 1930 la tuberkulozo aperas en lia vivo, malsano kunestonte lin la tutan vivon, kvankam ne mortigonte lin finfine.

Helpe de Jean Grenier Albert Camus publikigas siajn unuajn artikolojn per la revuo Sud kaj komencas universitatan kurson pri filozofio. La 16-an de aŭgusto de 1934 Albert Camus kaj Simone Hié, sia unua edzino kun drogaj problemoj, geedziĝas. Unu jaro poste li aniĝas en la Komunisman Partion kaj ekteatrumas. Lia fina tezas estas pri la kristana metafiziko, Plotino kaj Sankto Agustino. Du jaroj post la unuiĝo Camus malgeedziĝas eltrovinte ŝian korligiĝon kun alian viron, tamen ŝi ne malaperos el lia vivo kaj petos helpon ade al li pro ŝiaj morfino-dependo.

Dum 1937, post traŭma sciigo de la civila milito en Hispanio, kie li sentas iel ano ties kaj kies estonta faŝista perdo malĝojigos lin, li estas forpelita de la partio. Li komentas ĉie ĉion ĉiam ĉiel, mallaŭdas la sovietunian influon sur la alĝerian partion, malporante rebelon kontraŭ Francion, ĉar ĝi estis forta alianculo de la rusoj kontraŭ grava kaj forta malamiko kiel Hitler. La unua libro de Camus, L'Envers et l'Endroit, estas publikita per la eldonejo Charlot. Tiujare li ekkonas na Francine Faure, maljunulino de Oran, kiu estos lia dua edzino, kaj tiu kiun li mis-edzumos per aliaj amatinoj la restan vivon.

Dum 1938 kaj 1940, Albert Camus eklaboras ĉe Alger republicain. Liaj unuaj ĵurnalistaj artikoloj estos tie, ĝis la registara malpermeso daŭri. La nova ĵurnalo estos Le Soir kaj li estros ĝin, ĝis la denova malpermeso pro ŝateco kun komunismanoj. Li nun vivas kun Francine, esperas la laŭleĝan eksgeedziiĝon de Simone instruante hejme hejmen kaj fine alvenas je 1940 al Parizo, urbo gravega en sia vivo sed malŝatata de li multfoje. Laboras li ĉe Paris-Soir dank' al Pascal Pia. L'Étranger estas finskribita. Li translokiĝas en Lyon. Lia unua verkaro komencas esti publikita. Vojaĝas pro sanecaj kialoj, pro la labora laborposten-manko kaj laŭ la milita situacio.

Dum la germana okupado li laboras kun la rezisto. En 1943 li revenas en Parizon por helpi divastigi la malpermesajn skribaĵojn. Ĉe Combat li riskas sian vivon persekutate far la naziistoj. Li postvivas la tempon kaj iĝas subestro de la revuo. Sartre kaj María Casares, hispanino al kiu donas grandan pasion, estiĝas en lia influo. En 1945 Albert Camus patriĝas-- ili estas Catherine kaj Jean. Patricia Blake estas alia ino de lia historio dum la vojaĝo de Camus tra Usono, lando kiu ne tute plaĉis al li.

Ekde nun la purigado [da naziistoj kaj kunlaborintoj] ne nur malsukcesos, sed ankaŭ malrespektindiĝos. La vorto "purigi" ja estas aĉa. La situacion teruriĝis. Oni havis nur unu ŝancon ne esti tiel per spirito ne-venĝema nek fiaska. Indas pensi, ke la justeca vojo ne estas trovebla inter la malamaj krioj, unuflanke, kaj la malbona konscio, aliflanke. Ĉiukaze la malsukceso estas ega.[1]

1947 estas la lando de la malamikeco-- Camus fin-eldonejas ĉe Combat. Neniu ŝatas lin-- la maldekstro pro lia malsubteno de la postagado kontraŭ naziistoj kaj kunlaborintoj kaj ilia forgeso je la malriĉuloj kaj malfortuloj, kaj, aliflanke, la komunismoj, kiu maltoleras la kritikojn al la sovietunoj, ĉefe far Sartre. Ĉu foriri el Francio? Albert pripensas tion. Somere li vizitas la tumbon de lia patro kaj rimarkas ke ili estas samaĝaj.

L'Homme révolté estas verkita kaj Jean-Paul Sartre malrespektas la libron. Camus kontraŭskribas per-ĵurnale komencante paroladan batalon malsukcesan. La ia amik-rilato finiĝas.

Alĝerio estas danĝere je 1956 pro la sendependeca milito kontraŭ Francio. Li mallaŭdas kaj la blindan terorismon de araboj kaj la torturaĵoj de la franca militaro. Li tamen ne poras ies deklarojn kontraŭ aliaj per troa naiveco. Lia nenies-eco donas ali malamikojn ĉie. Malgraŭ tio li komentas la rusan eniron en Hungarion laŭte. Unu jaro poste la Sveda Akademio Nobel-Premiis lin-- neniu esperis tion kvankam li estadis longan tempon en la kandidat-liston.

La 4-an de januaro de 1960 Albert Camus forpasas pro veturil-akcidento. Tri-dek-kvar jaroj poste lia lasta verko, Le premier homme, estos publikita.

La fremdulo[redakti | redakti fonton]

La 1942-a romano atingis grandan kaj gravan sukceson ial, ĉar ĝi estas espegulo de tempo kaj havas absurdajn kondiĉojn prave montrante tion la milito. Meursault estas sensa, malunueca ulo kies respostoj al vivo estas nunaj. Li estas oficejisto kiu estas vekiĝita per telegramo anoncanta la morton de sia patrino. Vestas li rapide, forirtas el la urbeto kaj ĉeestas la funebran feston. Li rigardas, li fumas, li parolas malaktive-- li neniel partoprenas ie, sed meĥanike kontraŭagas. La sekvan tagon li trovas malnovan amikinon, Maria kaj banas kun ŝi kaj ili gedormas. Tamen li ne amas ŝin, li amas nenial, ĉar li malhavas volon. Tio sammaniere okazas al Raymon, najbarulo, kiu volas geamikiĝi kaj al kiu nepensante helpas. Raymon invitas al Meursault kaj María al plaĝo kun aliaj paro sed, promenante, ili trovas arabojn konitajn de Raymond. Oni diskutas, nenio okazas, ili disiĝas de la araboj, sed ili daŭre sekvas ilin. Mersault poste trovas ilin li serĉante akvan fonton kaj nek amante nek malamante ilin kaj sentante nenion pro ili reagas al prenado de tranĉilo per pafilo. La mortigilo estis sur liaj manoj nenial, donita hazarte far la amiko. Li estis blinda pro la varmo, la lumo kaj la suno kaj la ŝvitado. Malliberulejita komencas la ĵura procedo-- estas sezonoj, juĝoj, ktp., tamen neniu komprenas la kialon de tio, kio okazis. Oni akuzas lin pro esti malvarme kaj malpasie ĉeestinta la patrinan entumbadon, trinkante kafon kaj fumante antaŭ la ina korpo kuŝanta, kaj poste pro ekgedormi kun virino eĉ kun la freŝaj vundoj. Li ekestas je kulpiga situacio far ĉiu, suferas onian tribunalon malportante lin kiel li estu besto. Oni mort-sentencas lin. En la malliberulejo li ne estas zorgema, sed pripensas kiel fuĝi el la meĥaniko. Kontraŭ la nenialeco de la vivo li vidas lian malkulpecon klaran. La malesperulo sentas sin tutlibere, seninteresa pri ĉio, nezorgante la ekziston nun. Camus provis monstri la absurdecon de la mondo pere de ulo nuda sub neniu ĉielo. La stilo estas mallonga, tranĉema, neŭtra. Li sugestas, ke la absurdulo povas vivi kaj vidi nur la nunon, la plenan ekziston, ĉiutempe, malestontece, malestintece. Mersaŭlt estas malgrandulo, sensignifa, task-plena, ĝis tiam, kiam li alhavas la komprenon de la sen-kaŭza vivo, ribelas kaj ĝojas la lastajn kiamojn. La heroo iĝas tiele en nenialulo, sciante sian maltutilecon kaj malaktivecon.

Gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La fremdulo (romano; 1942)
  • La mito de Sizifo (eseo; 1942)
  • Kaligulo (teatraĵo; 1945)
  • La pesto (romano; 1947)
  • La sieĝostato (teatraĵo; 1948)
  • La justuloj (teatraĵo; 1949)
  • La homo ribelita (eseo; 1951)
  • La kazo (romano; 1956)
  • La obsedatoj (teatraĵo laŭ motivo de Fjodor Dostojevskij; 1959)
  • Albert Camus, Maria Casarès. Correspondance inédite (1944-1959). Édition de Béatrice Vaillant. Avant-propos de Catherine Camus. Collection Blanche, Gallimard. Parution : 09-11-2017.

Verkoj tradukitaj en Esperanton[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Camus, Actuelles, op.cit., p.65. Gallimard.