John Steinbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Steinbeck
Nobel-premiito
John Steinbeck (1966)
John Steinbeck (1966)
Persona informo
Jeffery Ernest Steinbeck
Naskonomo John Ernst Steinbeck, Jr.
Naskiĝo 27-a de februaro 1902
en Salinas, Kalifornio
Morto 20-a de decembro 1968
en Novjorko
Mortis per kora malsufiĉokardivaskulsistema malsano vd
Tombo Kalifornio vd
Religio agnostikismo vd
Nacieco Usono
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater La vinberoj de kolero
Pri Musoj kaj Homoj
Subskribo John Steinbeck
Familio
Patro John Steinbeck vd
Patrino Olive Hamilton vd
Edz(in)o Elaine Anderson Steinbeck • Gwyn Conger • Carol Henning vd
Infanoj John Steinbeck IV • Thomas Steinbeck vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • milita ĵurnalisto • romanisto vd
Laborkampo romano pri moro vd
Aktiva dum 1927–1968 vd
Verkado
Verkoj Pri Musoj kaj Homoj ❦
La vinberoj de kolero ❦
Oriente el Edeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Ernst STEINBECK [ĝan stajnbek] (naskiĝis la 27-an de februaro 1902, Salinas, Kalifornio kaj mortis la 20-an de decembro 1968, Novjorko) estis usona verkisto.

De 1918 ĝis 1924 li studis natursciencon, poste laboris kiel ĵurnalisto kaj ekde 1929 kiel verkisto. Li estis militraportisto dum la Dua Mondmilito kaj dum la milito kontraŭ Vjetnamo.

Steinbeck verkis per realisma stilo, ofte pri malriĉuloj kaj laboristklasanoj. La socikritika verkaro de Steinbeck estis forte pridisputata: Lia romano The Grapes of Wrath (1939) rakontas la historion de la Judd-familio, malriĉa familio de Oklahomo kaj spuras sian vojaĝon al Kalifornio, kaj iliajn luktojn pluvivi post kiam ili alvenas tie. Tiu ĉi verko estis malpermesata post sia apero en Kalifornio. Tamen unu jaron poste li gajnis la renoman Premion Pulitzer. La kulmino de la verkista kariero de Steinbeck estis sendube la Premio Nobel de Literaturo, per kiu li estis honorata en la jaro 1962.[1] Pluraj verkoj de Steinbeck estis filmigitaj, interalie la romano East of Eden, kun la filmlegendo James Dean en la ĉefrolo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cup of Gold (1929)
  • The Pastures of Heaven (1932)
  • To a God Unknown (1933)
  • Tortilla Flat (1935)
  • In Dubious Battle (1936)
  • Of Mice and Men (1937) (Pri Musoj kaj Homoj)
  • The Red Pony (1937)
  • The Long Valley (1938)
  • The Grapes of Wrath (1939) (La vinberoj de kolero)
  • Sea of Cortez (1941)
  • The Moon is Down (1942)
  • Bombs Away! (1942)
  • Cannery Row (1945)
  • The Wayward Bus (1947)
  • The Pearl (1947)
  • East of Eden (1952)
  • Sweet Thursday (1954)
  • The Short Reign of Pippin IV (1957)
  • The Winter of Our Discontent (1961)
  • Travels with Charley (1962)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Nobel Prize in Literature 1962 (angle). Nobelprize.org. Alirita 8-a de aŭgusto 2009.

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]