Miĥail Ŝoloĥov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miĥail Ŝoloĥov en 1938
memormedalo omaĝe al la centjara jubileo de Ŝoloĥov

Miĥail Aleksandroviĉ ŜOLOĤOV (ruse Михаил Александрович Шолохов; naskiĝis la 24-an de majo, 1905 en Kruŝilin/Don; mortis la 21-an de februaro, 1984 en Veŝenskaja) estis soveta, rusa verkisto.

Li estis filo de kozaka virino devigita je geedziĝo. La kozaka medio difinis la tutan vivon de Ŝoloĥov, li multe skribis pri kozakaj temoj.

Post la Oktobra Revolucio li batalis en la Rusa Enlanda Milito kontraŭ la Blanka Gvardio. Lin kaptis homoj de anarĥiisto Maĥno, sed amnestiis lin; poste kaptis lin la rostovaj ĉekistoj, sed denove ŝanĝis la juĝon pri mortpuno. Li loĝis en Moskvo, sed en 1926 li translokiĝis por ĉiam al la patrolando, inter la kozakojn. Tiam li komencis skribi la faman libron "Silenta Dono".

En 1928 li komencis verki libron, kiu famigis lin: tio estis la "Silenta Don’", kiun li finis en 1940.

En 1932 li aliĝis al KPSU kaj iĝis parlamentano ekde 1936 en Supera Soveto.

En 1939 li estis elektita ano de la Sovetia Akademio.

Li ankaŭ iĝis konata per la verko "Novagro Plugita". En 1941 ricevas li Stalin-premion, en 1955 la Lenin-distingon kaj en 1960 Lenin-premion, en 1965 eĉ por la ĉefverko "Silenta Don’" la Nobelpremion pri literaturo.

Kvankam oni akuzis lin pri plagiato rilate al "Silenta Dono", sed tio pruviĝis senbaza, kiam aperis - parte eĉ surrete - la manskriboj de la libro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Донские рассказы, 1926, (Don-aj rakontoj)
  • Тихий Дон, 1928-1940, (Silenta Don')
  • Поднятая целина (Novagro plugita)
  • Они сражались за Родину, 1969 (Ili batalis por la Patrujo)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La sorto de homo / Trad.: A. AGOSTI kaj N. DANOVSKIJ. - Moskvo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1965.

Interesaĵo reilate al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1-a mondmilito laboris en la bieno Ŝoloĥov kiel militkaptito esperantisto Ota Ginz, tiam 19-jara, kiu amikiĝis kun knabo Miĥail kaj postlasis stenografian taglibron. Kiam post la 2-a mondmilito lia filo Petr Ginz ne revenis hejmen, Ŝoloĥov helpis al Ginz serĉi la knabon, sed senrezulte. Poste montriĝis, ke Petr mortis en Aŭŝvico. Pri la rilato inter Ginz kaj Ŝoloĥov informis ĉeĥlingva broŝuro de Jiří Franěk Ota Ginz - od Petra Ginze a raketoplánu Columbia až k Šolochovovi (de Petr Ginz kaj spacŝipo Columbia ĝis Ŝoloĥov, Prago 2006)