Petr Ginz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petr Ginz
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de februaro 1928 (1928-02-01)
en Prago
Morto 28-an de septembro 1944 (1944-09-28) (16-jara)
en Aŭŝvico
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Profesio esperantisto, verkisto
Lingvokapablo Esperanto, ĉeĥa lingvo
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
Familianoj
Patro Ota Ginz
Patrino Marie Ginzová
Frat(in)o Chava‏ Pressburger
v  d  r
Information icon.svg

Petr GINZ (naskiĝis la 1-an de februaro 1928, mortis la 28-an de septembro 1944 en Aŭŝvico) estis ĉeĥa knabo de juda deveno, filo de la geesperantistoj Ota Ginz kaj Marie Ginzová.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vivo

Peter Ginz naskiĝis en la familio de Otto Ginz, judo kiu laboris kiel direktisto en la eksporta fako de kompanio de la teksa industrio. Otto Ginz estis pasia esperantisto kaj ekkonis en esperanto-kongreso Marie Dolanská. Ili havis du gefilojn, Petr Ginz kaj Eva Ginzova (kiu naskiĝas en 1930; ŝi poste ŝanĝos sian nomon al Chava Pressburger).

Terezin kaj Aŭŝvico

La vivo de la familio Ginz ŝanĝiĝis en la komenco de la Dua Mondmilito. La germanaj rasaj leĝoj petis ke la infanoj kiuj devenas de interetnaj geedziĝoj estu deportataj en koncentrejojn post la dekkvarjariĝo. En 1942 Petr devis disiĝi de lia patrino (kiu ne estis juda) kaj de sia fratino (kiu aĝis malpli ol dekkvar jarojn) kaj li estis deportata kun lia patro en la koncentrejo de Terezin. Lia fratino Eva sekvis ilin post du jaroj.

En la koncentrejo, Petr estis tre aktiva kaj fondis redaktistaron kadre de kia li verkis la semajnan revuon "Vedem" ("Ni gvidas, ni venkas"), kiu aperadis dum du jaroj, Ĝi aperis ĉiuvendrede kaj estis manskribata kaj ornamigata per liaj desegnaĵoj. Kiam Eva Ginzova eniris Terezinon, ŝi estis surprizata vidi ke ŝia frato estas tre respektata kaj admirata de la aliaj infanoj.

La 28an de septembro 1944 Peter Ginz estis deportata en unu el la lastaj transportoj el Terezin al Aŭŝvico kaj gasmortigata tuj post la alveno. 

Petr Ginz kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Petr mem estis denaska esperantisto. En la getto Terezín li komencis verki laŭmemore Esperanto-ĉeĥan vortaron[1].

Pri Petr Ginz aperis granda artikolo en Israela Esperantisto, n-ro 141, Decembro 2004[1]. Ankaŭ en Esperanto-Brno aperis teksto rilate al prelego pri li (vidu sube).

Lia fratino Chava Presburger, kiu ankaŭ scipovis Esperanton, eldonigis en 2005 la intiman taglibron de ŝia frato kiun oni retrovis sub la ĉeĥa titolo Denik mého bratra* kaj poste tradukita en Esperanto sub la titolo Taglibro de mia frato. Aperis tradukoj, i.a. en la angla, franca kaj nederlanda,

*el la ĉeĥa tradukis Vlastimil Novobilský kaj Věra Novobilská, eldonis KAVA-PECH 2005, 135 p. plus trideko da bildoj kaj ilustraĵoj.

Petr Ginz kaj Arto[redakti | redakti fonton]

La tero vidita de la luno
La tero vidita de la luno

Lia desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno, kiun li desegnis en Prago, fariĝis internacia simbolo de Holokaŭsto : kopion de lia fama desegnaĵo kunprenis la israela astronaŭto Ilan Ramon al la spacnavedo Columbia, por ke la simbolo de holokaŭsto kaj de revo pri la kosmo efektive flugu en la kosmon, sed la surteriĝo de la spacnavedo estis tragedia, ĉiuj pereis. La originalo estas prezentita en Jad Vaŝem.

Komence de 2005 la Ĉeĥa Poŝto eldonis poŝtan memorfolieton kun la fama bildo, kaj oni donis la nomon de Petr Ginz ankaŭ al unu el la asteroidoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Věra kaj Vlastimil Novobilský laŭtlegas la Esperantan tradukon de la taglibro de Petr Ginz.

Petr estis tre talenta knabo, kiu revis pri vojaĝoj sur maroj kaj en kosmo. Li ĉefe amis verkojn de Jules Verne kaj inspiriĝis el la stilo de lia verkaro. Li verkis poemojn, novelojn kaj entute ok romanojn[2] inter ili El Prago al Ĉinio, La sorĉisto de la Atlasa Montaro, Vojaĝo al la centro de la Tero, Ĉirkaŭ la Tero en unu sekundo kaj Vizito el prahistorio. El tiuj romanoj nur la lasta konserviĝis. Temas alegorie pri la kreskado de la naziismo kaj ĝia krepusko. Návštěva z pravěku (Vizito el prahistorio) eldonis Societo Franz Kafka - romano de la 13-jara Petro inspirita de Jules Verne.

Li ankaŭ postlasis multajn desegnaĵojn, leterojn al la gepatroj kaj taglibron. Pri la familio Ginz ekzistas fotoj ankaŭ en la Juda Muzeo en Prago. En 1956 liaj desegnaĵoj kaj rakantoj estis donacitaj al Jad Vaŝem (angle Yad Vashem), la muzeo pri la Holokaŭsto en Jerusalemo, kaj tie ricevis specialan lokon[2],

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(esperanto) Libera Folio , Esperanto.org.il, Delbarrio.eu, Monato, marto 2006. paĝoj 21 kaj 22, artikolo en Esperanto-Brno :

(ĉeĥa) Site-ul Oficial Petr Ginz

(angla) Moon Landscape (Desenul)

(angla) Petr Ginz – Theresienstadt

(angla) Trailer la filmul The Last Flight of Petr Ginz, http://www.petrginz.com/ Nova filmo anglalingva pri Lasta flugo de Petr Ginz

Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio
Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio
Prelego pri Petro Ginz en Brno
Prelego pri Petro Ginz en Brno

(germana) http://www.lpb.bwue.de/publikat/ghettos/b09.htm

(angla) https://www.science.co.il/Ilan-Ramon/Moon-landscape.php

(ĉeĥa) http://www.japhila.cz/petice.htm

(angla) http://www.holocaust.cz/cz2/history/people/ginz

(angla) http://www1.yadvashem.org/about_yad/press_room/press_releases/ilan_ramon.html

(angla) http://www1.yadvashem.org/exhibitions/temporary_exhibitions/childsplay/temp_index_no_childsplay_peter_ginz.html

(germana) http://schule.judentum.de/nationalsozialismus/petr-ginz.htm

(ĉeĥa) http://www.radio.cz/cz/clanek/37264

(angla) http://www.cleverhack.com/blog/archives/000045.html

(angla) http://permanent.nouvelobs.com/europe/20050120.OBS6749.html

(nederlanda) Wat is Joodse kunst? (Kio estas juda arto?), Joods Actueel, 24-a majo 2010.

(nederlanda) Jarenlang onopgemerkt dagboek brengt pakkend verhaal (Taglibro dum jaroj nerimarkita alportas tuŝan rakonton), Joods Actueel, 28-a novembro 2010

(ĉeĥa) http://www.kosmas.cz/detail.asp?cislo=138500 Informo pri la nova libro Návštěva z pravěku (Vizito el prahistorio)

(angla) Lasta flugo de Petr Ginz - materialo de UNO pri Petro kiel simbolo de holokaŭsto, por lernejoj


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Vlastimil Novobilsky, Ota Ginz, Esperantisto en Ĉeĥoslovakio, 491-497 Isaraela Esperantisto
  2. 2,0 2,1 (nederlanda) Jarenlang onopgemerkt dagboek brengt pakkend verhaal (Taglibro dum jaroj nerimarkita alportas tuŝan rakonton), Joods Actueel, 28-a novembro 2010