Israela Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Israela Esperantisto
Kovrilpaĝo de Israela Esperantisto, vintro 2015
Kovrilpaĝo de Israela Esperantisto, vintro 2015
Speco movada revuo
Formato 24 cm × 17 cm
Periodeco 2-foje jare

Lando Flago-de-Israelo.svg Israelo
Urbo Telavivo
Posedanto Esperanto-Ligo en Israelo
Redaktisto Mikaelo Lineckij (de 2018)
Establodato 1959
Lingvo Esperanto, Hebrea
Prezo 10 EUR
Eldonkvanto 300
ISSN ISSN 1565-3315

Retejo Ene de la retejo Esperanto.org.il
v  d  r
Information icon.svg

Israela Esperantisto (hebree: האספרנטיסט הישראלי) estas la organo de Esperanto-Ligo en Israelo. Ĝi aperas regule ekde 1959.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĝi estas kolora revuo, aperanta du fojojn jare. Malgraŭ modesta eldonkvanto de 300 ekzempleroj ĝi ĝuas intereson kaj kontribuojn, interalie de nunaj eminentuloj kiaj Claude Piron, Miĥael Giŝpling, Zofia Banet-Fornalova, Kalle Kniivilä, Ulrich Lins, Boris Kolker k.a. La spektro de temoj tuŝitaj estas tre vasta, inkluzive de historiaj skizoj, eseoj pri Esperantistoj, tutmondiĝo kaj homaranismo, lingvaj problemoj, gvidlinioj pri informado, informoj pri la israela E-movado.

Inter la menciindaj eroj estas:

  • Persona atestado pri la lastaj tagoj de Lidja Zamenhof (n-ro 113);
  • La influo de la jida sur Esperanton (n-roj 139-140);
  • malkovrita polemika artikolo de Zamenhof (n-ro 140) kaj lia Letero al la Biluim (n-ro 70);
  • artikolo pri Petr Ginz, “Esperantisto, kiu vojaĝis el la getto al la kosmo„ (n-ro 141).

Aldone, la revuo prezentas riĉan kolekton de literaturaj verkoj (prozo kaj poezio), tradukitaj samkiel originalaj.

Redaktoroj[redakti | redakti fonton]

Fondita de Josef Murĵan sub la nomo Nia Ligilo, ĝi estis plue redaktita de Aleksander Manor, Josef Ŝemer, Doron Modan, Amri Wandel kaj ekde 2018 de Mikaelo Lineckij.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]