Věra Novobilská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Věra Novobilská
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Patro Jiří Kořínek
Edz(in)o Vlastimil Novobilský
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Magistrino Věra NOVOBILSKÁ ( 1940) estas ĉeĥa instruistino kaj esperantistino.

Ŝi frekventis matematikon kaj fizikon en Karola universitato en Prago, postkiam la tiama komunisma reĝimo ne permesis al ŝi studi ĉeĥan lingvon kaj historion en la Pedagogia fakultato de la Universitato en ŝia naskiĝurbo Brno. (La motivo de la malakcepto estis fakto, ke ŝiaj gepatroj havis tekstilvendejeton, kie fakte laboris nur ili du).

Ŝi ekinstruis en baza lernejo en Ústí nad Labem, poste en ekonomia mezlernejo, poste en urba gimnazio kaj fine en la katedro de fiziko de la Pedagogia fakultato en Ústí n.L.

Ŝi ekaŭdis Esperanton jam kiel infano en sia hejmo, ĉar ŝia patro, Jiří Kořínek, estis bone konata aktiva esperantisto kaj tradukanto precipe de la ĉeĥa poezio, Ankaŭ ŝia patrino Hilda estis bona esperantistino. Krom la hejma uzado de Esperanto ŝi partoprenis kurson de Esperanto ĉe junularo de Brno, kiu estis tre vigla kaj preparis multajn kulturajn programojn inkluzive teatraĵojn. Kun ceteraj “junularanoj“ el Brno Věra partoprenis en jaro 1954 junularan esperantistan tendaron en Žimrovice (proksime de la urbo Opava), kie ŝi renkontis sian estontan edzon Vlastimil Novobilský, tiam studenton de la Karola Universitato en Prago.

Post la geedziĝo (1959) ili kune, seninterrompe laboris por Esperanto.

Věra Novobilská estas membrino de ĈEA, membrino kaj funkcionulino de la loka Esperanto-klubo en Ústí n.L. Ŝi gvidis E-kursojn kaj en someraj tendaroj kaj en sia urbo. Ŝi helpis al la sukceso de la tradiciaj Internaciaj Kulturaj festivaloj (IKF) en Ústí nad Labem sur flanko de organiza preparo kaj artisma programo (en 2008 okazas la 20-a IKF).

Kun sia edzo ŝi preparis Esperantan version de sonbendaj informparoladoj en la monumento de Lidice kaj Ležáky, du vilaĝoj, kiuj estis brutale detruitaj kaj la loĝantoj mortigitaj far la germanaj faŝistoj dum la dua mondmilito.

Per sia modela prononco de Esperanto ŝi kontribuis al sukceso de la sonbendaj programoj pri Jan Amon Komensý (Komenio) kaj pri Jiří Kořínek (aŭdebla ĉe http://www.medy.cz/Brno-Esperanto/Verda_stacio/VS-Sonregistroj.htm[rompita ligilo])

Ŝi tradukis kun sia edzo libron „Taglibro de mia frato“ de Chava Pressburger (aperis en la libroeldonejo KAVA-PECH, 2007). La libro tuŝas la vivsorton de Petr Ginz, filo de la konata esperantisto Ota Ginz, kiu estis mortigita en gaskamero de la koncentrejo Aŭŝvico dum la dua mondmilito.