Ota Ginz
| Ota Ginz | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de julio 1896 en Ždánice |
| Morto | 29-an de februaro 1976 (79-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
| Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Marie Ginzová |
| Infanoj | Petr Ginz, Chava Pressburger |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto tradukisto |
| Esperanto | |
| Aliaj aktivaĵoj | radioamatoro |
Ota [Otto] GINZ [ginz] (naskiĝis la 19-an de julio 1896 en Ždánice, distrikto Kolín, mortis la 29-an de februaro 1976 en Kirjat Jam, Israelo)[1] estis ĉeĥoslovaka judo kaj aktiva esperantisto, oficisto en grandkomerco en Prago. En 1956 li elmigris en Israelon. Li kun sia edzino Marie Ginzová estis la gepatroj de Petr Ginz, knabo pereinta en koncentrejo en aĝo de 16 jaroj, kies desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno fariĝis simbolo de holokaŭsto. La dua filino Eva kun la patro pretervivis la restadon en la nazia koncentrejo Terezín, dum la liberigo la 5-an de majo 1945 estinte 15-jara.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia edzino, kiu ekkonis la edzon en la UK 1921 en Prago,[2] estis fratino de Božena Sklenčková, sekve li estis bofrato de Otto Sklenčka kaj onklo de la aktoro Ota Sklenčka.
Depost 1918 li partoprenis tre aktive kaj diversmaniere la Esperanto-movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Ota Ginz multe laboris pri la enpenetro de Esperanto en la radio-sferon. Li estis eminenta eksperto pri lingvaj demandoj, kaj interalie kunredaktis la Ĉeĥoslovakan Antologion (Budapest 1935) kune kun Stanislav Kamaryt. En 1971 li donacis al Biblioteko Hector Hodler de UEA sian bibliotekon, kolektitan ekde la infanaĝo, kun multaj raraj verkoj (Unua Libro de Esperanto, 1887, Dua Libro, 1888, Princino Mary de Lermontov, Boris Godunov kaj Neĝa blovado de Puŝkin k.a.). Li estis honora membro de la Esperanto-klubo en Prago.
En 2006 aperis ĉeĥlingve, anglalingve kaj germanlingve broŝuro de la rusisto Jiří Franěk (d:Q12025125), kiu havas la titolon Ota Ginz - od Petra Ginze a raketoplánu Columbia až k Šolochovovi (Ota Ginz - de Petro Ginz kaj raketoplano Columbia ĝis Ŝoloĥov), kiu informas, ke estis trovita stenografita taglibro de Ota Ginz ekde 1915, kiam li estis sendita kiel soldato al la fronto, falis en rusan kaptitecon kaj servis en la bieno Ŝoloĥov, kie li amikiĝis kun knabo Miĥail, estonta Nobel-premiita verkisto,[klarigu] kun kiu ankaŭ poste interŝanĝis kelkajn leterojn.
Ankaŭ en la juda muzeo en Prago Ota Ginz estas konata kiel cionisma aktivulo.
Priskribo de Vlastimil Novobilský
[redakti | redakti fonton]Vlastimil Novobilský en sia artikolo Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio dekomence publikigis koncizan biografion pri Ota Ginz. La kerno de la kontribuo estas intervjuo respondita de Ota Ginz en 1973. En ĝi Ginz parolas pri siaj unuaj rilatoj kun Esperanto, la sukceso de gazetara servo el Prago, kiu havigis sekvan sukceson de kursoj kaj aliaj agadoj, kaj de asociaj oficejo kaj librovendejo, siaj tradukoj al kaj el Esperanto, sia posta agado el Israelo ktp. Fine li respondis al tri specifaj demandoj pri eternaj komencantoj, Esperanto-libroj kaj siaj interesaj travivaĵoj.[3]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Radio-amatora vortaro kvinlingva (Esperanta - ĉeĥa - germana - franca - angla)
Tradukoj el Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Odd Arnesen: Vzducholodí k severní točně. Tragedie vzducholodi „Italia“ (Per aerŝipo al la norda poluso. Tragedio de aerŝipo „Iralia“, 1929, el la norvega en la ĉeĥan pere de Esperanta traduko de Jens Schjerve)
- Eŭgeno Aisberg: Rozmluvy o radiu: Populární vysvětlení základů radiofonie. (Diskutoj pri radio: Populara klarigo de fundamentoj de radiofonio, el la Esperanta originalo Fine mi komprenas la radion en la ĉeĥan, 1927). Ĉi tiu verko estis tradukita pro lia iniciato en 28 lingvojn.
Tradukoj en Esperanton
[redakti | redakti fonton]- Jarmila Hašková: La tridektri savitoj (Literatura Mondo, 1932, p. 202) – el la ĉeĥa
- Karel Čapek: Ĉemizo (Ĉeĥoslovaka Antologio, Budapest 1935) – el la ĉeĥa
- Reuven Kritz: Freŝa mateno (1967) – el la hebrea
- František Kubka: Anna de Pfalz (la nica literatura revuo, 1/3, p. 91-96) – el la ĉeĥa[4]
- Curt Riess: La infansava nokto (Norda Prismo, 57/5, p. 252-258) – el la germana[5]
- Milovan Dj. Gliŝiĉ: La diservo (la nica literatura revuo, 5/6, p. 231-233) – el la serba[6]
- Miroslava Rektorisová: Donacanto de senmorteco (Scienca revuo, 1/1957, p. 1-4) – el la ĉeĥa[7]
- Marie Pujmanová: Ĉina rideto, poemaro (Čínský úsměv, 1954)
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Freŝa mateno
|
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Antaŭparolo (Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935, kun S. Kamarýt)
- Esperanto en servo al neesperantistoj (Esperanto, 4/1959, p. 69)
- Esperanto na poštovních ceninách (Esperanto sur poŝtaj valorpaperoj, informfolio pri Esperanto, ĉ. 1947, )
Antologio
[redakti | redakti fonton]- Ĉeĥoslovaka Antologio (Budapest 1935, redaktis kune kun Stanislav Kamarýt)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ esperantlingva el la revuo Israela esperantisto 12 2004, kun Petro kaj sia fama panoramo de la Tero malantaŭ la luna horizonto titolpaĝe, kaj [https://web.archive.org/web/20070318123538/http://ie.esperanto.org.il/141/2.html ĉefartikolo de Doron Modan pri la familio dokumentigas interalie la mortolokon de Ota, sed ankaŭ aliajn biografiajn detalojn
- ↑ artikolo de Javier Alcalde de 2019
- ↑ Vlastimil Novobilský, Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio, La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 491-497.
- ↑ http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr13/anna_de_pfalz.html
- ↑ http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/nokto.html
- ↑ http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr56/diservo.html
- ↑ https://web.archive.org/web/20210414102242/https://scienca-revuo.info/article/1499
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Nacia Biblioteko en Praha pri enĉeĥigo de la norvega libro pri aerŝipo Italia
- Stanislav Kamarýt: Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio (Prago 1983)
- Vlastimil Novobilský: Ota Ginz, esperantisto en Ĉeĥoslovakio
- Vlastimil Novobilský: Intervjuo kun Ota Ginz (1973)
- Leteroj inter Ota Ginz kaj Tomáš Pumpr, arkivoj de ĈEA
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La infansava nokto, arkivigita en marto 2016 (esperante)
- Anna de Pfalz, arkivigita en marto 2016 (esperante)
- Sonregistroj, ankaŭ de intervjuo de Ota Ginz kaj edzino el 1971 (parto 1, 2, 3, 4 kaj 5 de la prezento de li en formato mp3) - ĉio arkivigite en februaro 2024 (esperante)
- Malpezaj paŝoj, arkivigita en aprilo 2016 (esperante)
- La diservo, arkivigita en marto 2016 (esperante)

