Radioamatora operatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Radioamatoro)
Radioamatora operatoro

Radioamatora operatoro estas iu, kiu uzas ekipaĵojn ĉe radioamatora stacio por fari ambaŭdirektajn personajn komunikojn kun aliaj radioamatoroj sur radiofrekvencoj, kiuj apartenas al la radioamatoraj bendoj. Radioamatoraj operatoroj devas havi licencon transdonita de registara reguliga aŭtoritato post trapaso de ekzameno pri elektroniko, regularoj, antenoj, radioteorio, etera radia operado (foje ankaŭ telegrafio) kaj similaj fakoj. Kiel parto de iliaj licencoj, radioamatoroj ricevas voksignon, kiu devas esti uzata por identigi sian stacion dum kontaktoj. Ekzistas proksimume tri milionoj da radioamatoroj tutmonde.[1] Radioamatora operatoro ankaŭ estas konataj mallonge kiel radioamatoroj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Lando Kvanto da radioamatoraj operatoroj % loĝantaro jaro
 Usono 822,768 0.251 2019
 Japanio 435,581 0.343 2015
 Tajlando 176,278 0.275 2006
 Ĉinio 145,000 0.010 2018
 Germanio 94,491 0.11 2016
 Kanado 69,183 0.201 2011
 Tajvano 68,692 0.296 1999
 Hispanio 58,700 0.127 1999
 Britio 58,426 0.094 2000
 Sud-Koreio 42,632 0.082 2012
 Rusio 38,000 0.026 1993
 Brazilo 32,053 0.016 1997
 Italio 30,000 0.049 1993
 Indonezio 27,815 0.011 1997
 Francio 14,160 0.02 2013
 Ukrainio 17,265 0.037 2000
 Argentino 16,889 0.042 1999
 Pollando 16,000 0.041 2000
 Aŭstralio 15,328 0.067 2000
 Barato 15,679 0.001 2000
 Malajzio 10,509 0.0004 2016
 Danio 8,668 0.156 2012
 Slovenio 6,500 0.317 2000
 Sud-Afriko 6,000 0.012 1994
 Aŭstrio 5,967 0.068 2016
 Norvegio 5,302 0.106 2000
 Finnlando 5,000 0.090 2016
 Rumanio 3,527 0.018 2017
 Irlando 1,836 0.040 2017

Malmultaj registaroj konservas detalan demografian statistikon de siaj radioamatoraj operatoroj, krom registrado de la tuto de aprobitaj radioamatoraj licencoj. En la mondo la plimulto de la radioamatoroj loĝas en Japanio, Usono, Tajlando, Sud-Koreio kaj la eŭropaj landoj. Nur la registaroj de Jemeno kaj Nord-Koreio nuntempe malpermesas al siaj civitanoj iĝi radioamatoroj. En kelkaj landoj, akiri radioamatoran licencon estas malfacile pro la burokrataj demarŝoj aŭ pagoj, kiuj malfaciligas aliron al licenco por la plej multo el la civitanoj.

Sekso[redakti | redakti fonton]

En la plimulto de landoj la radioamatoroj estas ĉefe viraj. En Ĉinio 12% de la radioamatoroj estas virinoj,[2] dum en Usono estas ĉirkaŭ 15%.[3] La Young Ladies Radio League estas internacia organizo de radioamatoraj virinoj. Vira radioamatora operatoro povas esti nomitaj OM, mallongigo uzata en morsa kodo por "maljunulo" (angle old man), nekonsiderante la aĝo de la operatoro. Inaj radioamatoroj povas esti nomitaj kiel YL, el la mallongigo uzita por "fraŭlino" (angle young lady), nekonsiderante la aĝon de la radioamatorino. XYL iam estis uzita de radioamatoraj operatoroj por paroli pri senlicenca virino, kutime la edzino de vira radioamatoro; hodiaŭ, la esprimo signifas ajna edzino de radioamatoro kun licenco aŭ ne. Kvankam tiuj kodoj estas elprenitaj de anglalingvaj mallongigoj, ilia uzo estas ofta inter radioamatoroj tutmonde.

Aĝo[redakti | redakti fonton]

En la plej multaj landoj ekzistas neniu minimuma aĝa postulo por akiri radioamatoran licencon kaj iĝi radioamatora operatoro. Kvankam en multaj landoj la averaĝa aĝo de radioamatoroj estas tre alta. En kelkaj landoj, la averaĝa aĝo estas 80 jaroj, dum en la plej multaj ili akiras licencon post la 40 jariĝo. Kelkaj radiaj asocioj respondis al tio evoluigante programojn specife por instigi junularan partoprenon en amatora radio, kiel ekzemple la radia eduka kaj teknologia programo de la ARRL.[4] La World Wide Young Contesters estas organizo kiu antaŭenigas junularan engaĝiĝon, precipe inter eŭropanoj en radioamatoraj konkursoj. Forta rilato ankaŭ ekzistas inter la radioamatora komunumo kaj la skolta movado por enkonduki radioteknologion dum junaĝo. La ĉiujara Ĵamboreo Sur La Aero (JOTA) estas la plej granda agado de skoltoj, kun partopreno de duonmiliono da skoltoj kaj gvidistoj kiuj parolas unu kun la aliajn uzante radioamatorajn sendricevilojn dum ĉiu oktobro.[5]

Silenta klavo[redakti | redakti fonton]

Silenta klavo rilatas al radioamatoro, kiu forpasis. La esprimo povas esti mallongigita "SK" (el la angla Silent Key), precipe en morsa kodo.[6] La klavo pensigas en telegrafa morsklavo, la instrumento uzita de fruaj radioamatoraj operatoroj, same kiel multaj nuntempaj radioamatoroj, por sendi morsan kodon. La esprimo SK, estis historie uzita en telegrafio por indiki finon de elsendo, kutime antaŭ malŝalto de radiosendilo. Kutime la lastaj kodoj senditaj tiel ke ĝi estis prenita por nomi forpasintajn radioamatorojn.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Silver, H Ward. (2004) Ham Radio for Dummies. Indianapolis: Wiley Publishing. ISBN 978-0-7645-5987-7.
  2. Chinese Radio Sports Association (2004). La nuna stato de radioamatoroj en Ĉinio (EN) (DOC). Arkivita el la originalo je 6an de marto 2006. Alirita 2an de junio 2006.
  3. Harker, Kenneth E (15an de marto 2005). A Study of Amateur Radio Gender Demographics (EN). Arkivita el la originalo je 23an de februaro 2007. Alirita 13an de julio 2007.
  4. ARRL.org. The ARRL Amateur Radio Education & Technology Program. Arkivita el la originalo je 25an de junio 2007. Alirita 13an de julio 2007.
  5. Scout.org (septembro 2006). Ĉio pri JOTA. Arkivita el la originalo je 9an de majo 2008. Alirita 30an de aprilo 2008.
  6. Informoj de ARRL pri SK radioamatoroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]