Voksigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En radio- komunikado la voksigno estas individua signo por sendanta stacio.

Internaciaj voksignoj[redakti | redakti fonton]

Voksignoj estas eldonitaj de naciaj telekomunikaj aŭtoritatoj. Ili estas uzataj por diversaj radiostacioj, por amatora radio, por televido, publika radio, ŝipoj, aviadiloj, armeaj stacioj.

Ĉiu lando havas serion de alfabetaj aŭ numeralaj prefiksoj (= komencaj literoj) kun kiuj la voksignoj devas komenci. La prefiksoj estas fiksitaj de la ITU International Telecommunication Union.

Ekzemploj por landaj prefiksoj:

  • Aŭstralio uzas VK, AX, VHVN, VZ.
  • Barato, Hinda Unio, uzas ATAW, VTVW, 8T8Y.
  • Britio uzas G, M, VS, ZBZJ, ZNZO, ZQ, 2.
  • Francio uzas F.
  • Germanio uzas DA-DR
  • Japanio uzas JAJS, 7J7N, 8J8N.
  • Kanado uzas VE, CF-CK, CY-CZ, VA-VG, VO, VX-VY, XJ-XO.
  • Nov-Zelando uzas ZKZM.
  • Rusio uzas R, UAUI.
  • Usono uzas W, K, N, AAAL.
  • Ĉinio uzas B.

Kompleta listo de prefiksoj troviĝas en la artikolo ITU prefikso -->

Jen kelkaj voksignoj de radioamatoraj stacioj aktivaj en Esperanto:

  • Barato: VU2JHM, VU2GZ
  • Britio: G0OOS, G4MR
  • Germanio: DL1CC, DF0ESP, DJ4PG
  • Japanio: JA1FXZ, JO1JAM, 7N4FXD
  • Rusio: RW9RA, UA9YHA
  • Ĉinio: BH8ECD

Vizitu QRZ.com kaj legu pri tiuj voksignoj. Ankaŭ enmetu Esperanto kiel serĉvorto en QRZ.com. Vi ricevos liston de voksignoj, kiuj mencias la vorton Esperanto en sia biografio.

Ekzemplo de voksigno de germana privata aviadilo: DEGAT

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]