Flugkompania voksigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona aviadilo kun sia voksigno (N98710) pentrita ĉe la benzinujo

Voksigno (angle call sign, france indicatif) laŭ la reguloj de la Internacia Telekomunika Unio (ITU) servas kiel identigilo de radi-komunika mesaĝejo - ekzemple flughavena centralo, aviadilo aŭ oceana ŝipo. Voksigno konsistas el specifa kombino de literoj kaj numeroj; en la internacia radia komunikado la literoj de voksigno devas esti nomataj laŭ internacia literuma alfabeto.

La specifa kombino de literoj kaj ciferoj, kiu konsistigas voksignon, kreiĝas laŭ difinitaj skemoj. La unuaj karaktroj estas prefikso indikanta la landon de la radi-komunika mesaĝejo. Tiuj prefiksoj estas difinataj de la ITU kaj atribuataj en blokoj al la unuopaj ŝtatoj. Kutime la prefikso estas du karaktroj el kiuj almenaŭ unu estas litero. Iuj aparte grandaj ŝtatoj rajtas uzi prefiksojn el nur unu karaktro kaj nur en tre esceptaj okazoj uziĝas tri karaktroj.

Por pli bona diferencigo la diversaj grupoj de radi-komunikaj mesaĝejoj ricevas voksignojn laŭ malsamaj skemoj:

skemoj de voksignoj por diversaj grupoj de radi-komunikaj mesaĝejoj (elekto)
grupo strukturo de voksigno
nemoveblaj mesaĝejoj (ekz. en flughavenoj, havenoj, policejoj, fajrobrigadejoj...) NNA, NNA9, NNA99, NNA999
moveblaj maraj (ŝipaj) mesaĝejoj NNAA, NNAA9, NNAA99, NA999, NNA9999
moveblaj aeraj (aviadilaj, helikopteraj) mesaĝejoj NNAAA, NAAAA, N9999 (estas ankoraŭ pliaj ebloj)
moveblaj teraj mesaĝejoj (ekz. veturiloj policaj, fajrobrigadaj, medicinaj...) NA9999, NNA9999, NNAA9999
neprofesiaj mesaĝejoj NN9A, NN9NA, NN9NNA, NN9NNNA, A9A, A9NA, A9NNA, A9NNNA
radioamatoroj W2CIL, WB8YWA,
(N = litero aŭ cifero, A = litero, 9 = cifero). El la unuaj du karaktroj almenaŭ unu estas litero; kutime la ciferoj 0 kaj 1 ne rajtas sekvi post litero (ĉar skribe eblus konfuzi ilin kun la literoj O respektive I).

La voksignoj estas distribuataj de la koncernaj naciaj ŝtataj administrejoj, konsiderante la internaciajn regulojn kaj la internacie difinitajn naciajn prefiksojn. Por laŭeble eviti miskomprenojn, oni ne atribuas ĉiujn eblajn kombinojn de karaktroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]