Kuba Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Partoprenintoj de la Zamenhofa Metiejo 2004 en Baracoa
Nacia sidejo de Kuba Esperanto-Asocio

La Kuba Esperanto-Asocio (KEA; hispane: Asociación Cubana de Esperanto) estas la Landa Asocio de la Esperanto-movado en Kubo. Ĝi estas fondita en 1979 kaj aliĝis al UEA en 1983. En 2013 ĝi havas proksimume cent individuajn membrojn, la prezidanto estas Alberto Fernández-Calienes Barrios, posteulo de Julián Hernández Angulo. La asocio havas plurajn filiojn en diversaj provincoj de la lando. Inter la plej aktivaj troviĝas la loka klubo de Guantánamo kiu tradicie ĉiujare (en diversaj kampadejoj kaj regionoj de la provinco) okazigas nacian renkontiĝon nomata Zamenhofa Metiejo.

Kuba Esperanto-Asocio havas propran sidejon en la komunumo Diez de Octubre, en Havano. Tie kunvenas lokaj esperantistoj kaj el aliaj provincoj okaze de la komitata jarkunveno, naciaj staĝoj por junuloj kaj instruistoj, instruado de la hispana lingvo al junaj svisoj kaj multaj aliaj aranĝoj. La esperanto-movado estis tre forta dum la 1980-aj jaroj. Dum tiuj jaroj kaj komence de la 1990-aj multaj kubanoj lernis esperanton kaj partoprenis renkontiĝojn en diversaj provincoj. Tamen, la asocio malfortiĝis pro la landa krizo rezulte de la falo de la Berlina muro kaj la plifortigado de la usona blokado.

Ĉar interreto apenaŭ ekzistas en Kubo, la asocio daŭre funkciigas perkorespondan kurson kaj kursojn en diversaj lokoj kie troviĝas lokaj esperantistoj. La ĉefa problemo de la lokaj esperantistoj estas izoliĝo disde Esperantujo, manko de interretaliro, novaj eldonaĵoj, vizitado de eksterlandaj esperantistoj en neturismaj urbetoj kaj multekosta vojaĝado multfoje malpermesas partoprenon en naciaj renkontiĝoj. Tamen, la asocio ĉiam pli kaj pli juniĝas kvankam la lingvonivelo estas tre malalta inter junuloj.

Kelkaj ŝtataj entreprenoj uzas esperanton por disvastigi la kubsocialisman ideologion. Inter ili troviĝas Radio Havano Kubo kiu elsendas unufoje semajne 30-minutan programon en esperanto pri la kuba kaj internacia aktualaĵo. Ĝi estas unu el la malmultaj radistacioj kiuj nuntempe elsendas esperante.

En la jaro 1990 Havano estis sidejo de la 75-a Universala Kongreso de Esperanto kaj 20 jarojn poste ĝi denove gastigis la UK-on.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]