Jesús Castillo Jiménez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesús Castillo Jiménez
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1937 (1937-10-15)
en Havano
Morto 2-an de majo 2013 (2013-05-02) (75-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jesús Andrés CASTILLO JIMÉNEZ (naskiĝis la  15-an de oktobro 1937(nun 1937-10-15) en Havano - mortis la 2-an de majo 2013 en Havano) estis kuba esperantisto kaj honora membro de Kuba Esperanto-Asocio.[1] La Komitato de KEA decidis elekti lin Honora Membro pro la fakto ke, dum tre malgranda vivo kiel esperantisto (11 jaroj) li elstare kontribuis al la esperanto movado en Kubo.[2] Li eklernis Esperanton en septembro 1979[3], komencis instrui la lingvon en 1981 kaj en la sekva jaro elektiĝis Direktoro de DEI (Direkcio de E-Instruado). De 1986 ĝis 1990 li estis prezidanto de KEA, en tiu etapo okazis pluraj el la plej gravaj eventoj de la unua epoko de KEA: 1986 (Teknika Konferenco pri Esperanto, en la Kongresa Palaco, kun partopreno de Simo Milojević, Ĝenerala Direktoro de UEA), 1987 (partopreno en la 72-a Jubilea UK en Varsovio, en reprezento de KEA), 1988 (kreado de la E-redakcio en Radio Havano Kubo); kaj okazigo de la Iberamerika Konferenco Esperanto ’88 en la Kongresa Palaco, en 1989 okazigo de la unua Kuba Kultura E-Festivalo, kaj fondiĝo de Avanco, oficiala organo de KEA. Tute aparta mencio meritas la jaron 1990, kiam sub lia gvido de la LKK organizis en la Kongresa Palaco la 75an UK, sub la Alta Protekto de Carlos Rafael Rodríguez, tiama Vicprezidanto de la Ŝtata kaj Ministra Konsilioj kie partoprenis Fidel Castro en la oficiala malfermo kaj speciala akcepto de la UK en la Palaco de la Revolucio, kie Castillo rekte interpretis la kuban prezidanton.[4] Por tiu kongreso, oni sukcesis krei veran artan etoson en Esperanto, danke al famaj kubaj artistoj Beatriz Márquez, Miriam Ramos, Vicente Feliú, María E. Pérez, María L. García, Georgina Almanza, María Álvarez Ríos kaj aliaj. En la sama jaro 1990 ankaŭ okazis en Kubo la 23a ILEI-Konferenco kaj la 46a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiuj parte estis rezulto de lia intensa agado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto.cu 4/2015PDF (987 KB)
  2. Rodríguez Gómez, Juan Ramón. [2019] Memorlibro (PDF) (esperante), KEA, p. 36.
  3. Juan Ramón : Historia del movimiento esperantista en Cuba. [Historio de la esperantista movado en Kubo] (hispanlingva), MAS, 2017, ISBN 978-2-36960-099-2
  4. [1990] Kongresa Libro UK 1990 (esperante), p. 9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.radiohc.cu/eo
http://www.esperanto.cult.cu/images/Boletines/esperanto.cu_4_2015.pdf Arkivigite je 2019-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
http://www.esperanto.cult.cu/index.php/el-esperanto/el-esperanto-en-cuba Arkivigite je 2018-06-30 per la retarkivo Wayback Machine