Fernando Paredes Elósegui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Paredes Elósegui
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1946 (1946-04-07) (78-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fernando Andrés PAREDES ELÓSEGUI (naskiĝis la 7an de aprilo 1946 en Havano) estas kuba esperantisto kaj honora membro de Kuba Esperanto-Asocio[1]. Eklernis Esperanton novembre de 1971 kiel membro de Havana Esperanto-Grupo. Estis fondinto de Havana Esperanto-Rondo (1972) kaj membro de ties estraro[2]. Ekde 1973 estas individua membro kaj delegito de UEA. Li estis membro de la laborteamo por la fondiĝo de KEA (1978 ĝis 1979) kaj estrarano de KEA de 1979 ĝis 1983, kie li respondecis pri financo. Partoprenis ĉiujn KEA-kongresojn (1987, 1996, 1999, 2002, 2005 kaj 2015), la Internacian Konferencon Esperanto ’88, la 75an kaj 95an Universala Kongreso (1990 kaj 2010), la 6an kaj 9an Tutamerikan Kongreson de Esperanto (Havano, 2004 kaj 2018). Delegito kaj fakdelegito de UEA ekde 1984 kaj ĉefdelegito en du periodoj (1983-1990 kaj ekde 2014). Prelegis en pluraj E-eventoj en Kubo, kiel kongresoj, seminarioj pri apliko de scienco kaj tekniko, diplomita Cseh-instruisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperanto.cu 4/2015 p.6
  2. Juan Ramón : Historia del movimiento esperantista en Cuba. [Historio de la esperantista movado en Kubo] (hispanlingva), MAS, 2017, ISBN 978-2-36960-099-2