Saltu al enhavo

Tut-Amerika Kongreso de Esperanto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, en Montrealo
Filma raporto pri la 8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, en San-Paŭlo

La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) komenciĝis kiel neregula renkontiĝo de amerikaj esperantistoj, kaj ekde la tria, ĝi okazas ĉiun trian jaron, kunvokita de la Amerika Komisiono de UEA, kaj organizita de la Loka Kongresa Komitato (LKK).

Ĝi celas plifortigi solidarecon inter la esperantistoj el Norda, Centra kaj Suda Amerikoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La Kongreso intencas enhavi multnombrajn programerojn por ke en ĝi kunvenu diversaj fakaj aŭ ne fakaj samideanoj, kiuj interesiĝas konigi diversajn proprajn, grupajn kaj oficialajn agadojn de la esperanto-movado en la diversaj landoj de la Amerika Kontinento kaj de aliaj partoj de la mondo, kiuj iamaniere estas rilataj. Krom la laboraj partoj, la Kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn, kies celo estas eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.

La kongresoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1978, 17 - 22 julio : Marilio, Brazilo (sub la nomo: Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto); 420 partoprenantoj el 11 landoj.
  2. 1980, 12 - 15 julio : San Luis, Argentino. La 2-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto planita por 1992 ne okazis kaj estis nuligita.
  3. 1996, 12 - 17 februaro : San-Joseo, Kostariko; 50 aliĝintoj el 17 landoj; la kongresa temo estis "Tut-Amerika Agado".
  4. 1999, 27 jan - 3 feb : Bogoto, Kolombio; 76 aliĝintoj el 22 landoj (partoprenis 63 homoj el 12 landoj); la kongresa temo estis "Esperanto kaj la Tria Jarmilo".
  5. 2001, 15 - 21 apr 5-a_Tut-Amerika_Kongreso_de_Esperanto: Meksikurbo, Meksiko; 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj; la kongresa temo estis "Ameriko: Unu Kontinento, Diversaj Historioj".
  6. 2004, 21 - 27 marto : Havano, Kubo; 178 partoprenintoj el 19 landoj; la kongresa temo estis: "Kia Esperanto-movado por Ameriko?".
  7. 2008, 12 - 18 julio : Montrealo, Kanado; 222 aliĝintoj el 24 landoj (partoprenis 193); la kongresa temo estis "Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj : diverseco por daŭripova evoluigo en la Amerikoj".
  8. 2011, 9 - 14 julio : San-Paŭlo, Brazilo; ĉ. 400 partoprenintoj; la kongresa temo estis: "Procezo de regiona integriĝo en la Amerika kontinento, la rolo de Esperanto".
  9. 2018, 11 - 17 februaro: Havano, Kubo ; kun la temo “Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj”.
  10. 2023, 2 - 5 novembro: Fortalezo , Brazilo, kun la temo  Homaj rajtoj, solidareco kaj memdetermino de popoloj [1]
TAKE Jaro Urbo Lando Aliĝintoj Temo
1-a LKE 1978 Mariljo Brazilo 420 partoprenantoj el 11 landoj Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto
2-a TAKE 1980 San Luis Argentino
3-a TAKE 1996 San-Joseo Kostariko 50 aliĝintoj el 17 landoj Tut-Amerika Agado
4-a TAKE 1999 Bogoto Kolombio 76 aliĝintoj el 22 landoj (partoprenis 63 homoj el 12 landoj) Esperanto kaj la Tria Jarmilo
5-a TAKE 2001 Meksikurbo Meksiko 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj Ameriko: Unu Kontinento, Diversaj Historioj
6-a TAKE 2004 Havano Kubo 178 partoprenintoj el 19 landoj Kia Esperanto-movado por Ameriko?
7-a TAKE 2008 Montrealo Kanado 222 aliĝintoj el 24 landoj (partoprenis 193) Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj : diverseco por daŭripova evoluigo en la Amerikoj
8-a TAKE 2011 San-Paŭlo Brazilo ĉirkaŭ 400 partoprenintoj Procezo de regiona integriĝo en la Amerika kontinento, la rolo de Esperanto
9-a TAKE 2018 Havano Kubo Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj
10-a TAKE 2023 Fortalezo Brazilo Homaj rajtoj, solidareco kaj memdetermino de popoloj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.