Portugala Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugala Esperanto-Asocio
Associação Portuguesa de Esperanto
Emblemo de Portugala Esperanto-Asocio
Lando  Portugalio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo unua fondiĝdato antaŭ 1926 necerta, refondo en 1972
Interretejo esperanto.pt
vdr

Portugala Esperanto-Asocio - portugale Associação Portuguesa de Esperanto - estas la Landa Asocio de UEA por Portugalio.

Post la malpermeso de Esperanto-asocioj en 1936,[1] nur en 1972 PEA povis restariĝi, sub la postulo sekvi la gvidliniojn de la eduka ministerio. La fino de la diktatoreco en 1974 ĉesigis ĉiujn restrikciojn por Esperanto en tiu lando. Malgraŭ la malhelpoj UEA kaj IEL havis daŭre membrojn en Portugalio kaj ankaŭ ĉefdelegiton.[2]

PEA aliĝis al UEA en 1979; ĝia prezidanto estas José Manuel Gaspar Martins (stato 2007). La malformale organizita junulara sekcio Portugala Esperanto-Junularo estas la landa sekcio de TEJO en Portugalio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]