Saltu al enhavo

Malajzia Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malajzia Esperanto-Asocio
emblemo
Esperanto-organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Landoj Malajzio vd
vdr

Malajzia Esperanto-Asocio estas la nacia asocio por subteno de la Esperanto-movado en Malajzio - fakte temas pri neformala interesogrupo ne enlande registrita. Ĝi estas fondita en 1989 kaj estas Landa Asocio esperantista ne aliĝinta al UEA. Ĝiaj aktivuloj kunlaboras en la Azia Komisiono de UEA. Asocia kontaktadreso laŭ la stato de aprilo 2013 estas Raja Zainal Abidin bin Zahid.

Instruado

[redakti | redakti fonton]

La Ĉina bazlernejo Aik Keow en Butterworth, subŝtato Penango, estas la unua lernejo en Malajzio kiu enkondukis Esperanton. Unuaj kursoj funkciis en novembro kaj decembro 2012, lige al la 125-jara jubileo de Esperanto. Pri pliaj kursoj laŭ nuna stato ne estas informoj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]