Islanda Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islanda Esperanto-Asocio
landa asocio de UEA
Komenco 1950 vd
Lando(j) Islando vd
Ĉefestro(j) Baldur RagnarssonKristján Eiríksson vd
Jura formo volontula asocio
vdr
Þorsteinn Þorsteinsson, la unua propagandisto de Esperanto en Islando.

Islanda Esperanto-Asocio estas unu el la Landaj Asocioj de UEA. Ĝi estis fondita en 1950 kaj aliĝis al UEA en 1975. Ĝia organo nomiĝas La velo, prezidanto estas Hannes Högni Vilhjálmsson (stato novembro 2014). Longan tempon la asocion prezidis la Esperanto-verkisto Baldur Ragnarsson.

Dufoje la asocio gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto en sia lando: kaj la 62-a UK en somero 1977 kaj la 98-a UK de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 okazis en Rejkjaviko, la ĉefurbo de Islando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]