Junulara Esperantista Franca Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junulara Esperantista Franca Organizo
Espéranto-Jeunes
Emblemo de Junulara Esperantista Franca Organizo
Lando  Francio
Interretejo esperanto-jeunes.org
vdr
Junulara Esperantista Franca Organizo
landa sekcio de TEJO
Lando(j) Francio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

Junulara Esperantista Franca Organizo (mallongigo: JEFO) aŭ Espéranto-Jeunes (en la franca) estas la junulara faka asocio de UFE-Espéranto-France, Unuiĝo Franca por Esperanto kaj la nacia faka asocio de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La asocio aktivas en Francio al disvastigo de Esperanto inter la junuloj kaj al organizo de eventoj uzantaj Esperanton. JEFO havas membrojn en tuta Francio sed havas pli fortajn grupojn en kelkaj urboj: ĉefe Parizo kie estas la sidejo de la asocio kaj Liono kie estas la KoToPo internacia kafejo, administrata de ligata loka asocio Mille et une langues (Mil kaj unu lingvoj).

Ĉiun trian monaton JEFO eldonas dulingvan revuon JI, "JEFO-informas". JEFO tre aktivas per Interreto, ĉefe per administrado de interreta kurso de Esperanto en la franca (kun 77 korektantoj en januaro 2010[1]). JEFO havas reton de diversaj TTT-ejoj administrataj de diversaj membroj kaj interligitaj per la ĉefa TTT-ejo de JEFO, kiu tiel disponigas informadon, kursojn, kalendarojn, dissendo-listojn, fotoalbumojn, kaj filmojn pri Esperantaj eventoj en Francio kaj en la mondo. En aprilo 2002 estis kreita JEFO-Vikio por utili kiel plia TTT-laborejo de JEFO.

Ĝi partoprenas en diversaj inter-asociaj eventoj en Francio kun UFE kaj SAT-Amikaro franclingva faka asocio ligata al SAT. JEFO ankaŭ partoprenas en diversaj budoj, interalie en "Expolangues", internacia ekspozicio pri lingvoj kiu okazas ĉiu-jare en Parizo.

La lasta granda internacia evento organizita de JEFO estis la Internacia Junulara Kongreso IJK 2001 kiu okazis en Strasburgo dum la somero 2001. Kutime JEFO organizas du specojn de aranĝoj: kuiradaj semajnfinoj, antaŭe nomitaj "gastronomiaj semajnfinoj", ĉefe cele al franca publiko por fortigi la lokan situacion diversloke en Francio, kaj JEFO ankaŭ kutime organizas internacian aranĝon dum la somero, nomitan FESTO.

Estraro[redakti | redakti fonton]

2017-2019[2]

  • Lucas Teyssier - prezidanto
  • Alexandre Raymond - vicprezidanto
  • Thurian Lefort - sekretario
  • Pierre Vittet - vicsekretario
  • Alizée Ville - kasisto
  • Yann Chiffaudel - vickasisto
  • Béranger Segiun - respondeculo pri YouTube
  • Valentin Melot - reprezentanto en EsperENS
  • Alice Andres - konsilisto
  • Agbanglo Olympe - komitatano A ĉe TEJO

2019-2020[3]

  • Lucas Teyssier - prezidanto
  • André Lewin - vicprezidanto
  • Thurian Lefort - sekretario
  • Alizée Ville - kasisto
  • Agbanglo Olympe - komitatano A ĉe TEJO

2020-2021[4]

  • Lucas Teyssier - prezidanto
  • Julien Enselme - kasisto
  • André Lewin - vicprezidanto
  • Louis Noiset - sekretario

2021-2023[5]

  • Inès Kahin - prezidanto
  • Clément Baleyte - vicprezidanto
  • Valentin Ceretto Bergerat - vicprezidanto
  • Jeanne Grimaud - sekretario
  • Julien Enselme - kasisto
  • Briac Millon
  • Jonathan Schneider
  • Gabin Forcier
  • Lucas Teyssier
  • Alex Monaghan
  • Michael Boris Mandirola

Pasintaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.