Itala Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Itala Esperantista Federacio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela[1], kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Italujo (Italio). Ĝia sidejo estas en Milano[2]. Ĝi formale estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Italio. Ĝia organo estas la revuo L'Esperanto, kaj ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.

En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.

Eldonado[redakti | redakti fonton]

En 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.

Estraro (2020-2023)[redakti | redakti fonton]

Konsilio[redakti | redakti fonton]

La estraranoj plus aliaj. La listo estas trovebla en la retejo de IEF.

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio naskiĝi en Florenco la 21-an de Marto, 1910[3][4]; ĝi estis oficiale deklarita morala ento laŭ la D.P.R. n°1720 la 28-an de Juno, 1956 (oficiala dekreto de la itala Registaro)[5]. Pro tio ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5‰, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia prezidanto (de 2014 ĝis 2020, du mandatoj) estis Michela Lipari, nun estas Luigi Fraccaroli.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Statuto de la organizo registrita de la notario=https://www.esperanto.it/wp-content/uploads/2019/08/Statuto2010_ita.pdf (en la itala)
  2. On the contacts page: Federazione Esperantista Italiana Via Villoresi, 38 20143 Milano.
  3. https://www.bitoteko.it/download/files/original/33f412f2541f989e685e03c3e0535b1a.pdf
  4. http://www.trapassatoefuturo.it/125/schede/099.html
  5. https://www.gazzettaufficiale.it/do/gazzetta/foglio_ordinario2/2/pdfPaginato?dataPubblicazioneGazzetta=19570928&numeroGazzetta=241&tipoSerie=FO&tipoSupplemento=GU&numeroSupplemento=0&progressivo=0&numPagina=4&edizione=0&elenco30giorni=


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.