Rusia Esperantista Junulara Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusia Esperantista Junulara Movado
Российское молодёжное эсперанто-движение
Emblemo de Rusia Esperantista Junulara Movado
Lando  Rusio
Fondiĝo refonda jaro 2000
Fondiĝloko Ĉeboksari
vdr

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM), ruse Российское молодёжное эсперанто-движение, estas la tutlanda organizo de junaj esperantistoj de Rusio, sekcio de Rusia Esperantista Unio (REU) kaj landa sekcio de TEJO. REJM estas posteula organizo de SEJM-2.

La refonda konferenco okazis februare 2000 en Ĉeboksari enkadre de la kongreso de REU. Kiel kunordiganto de la organizo estis elektita Vitalij Malenko, kiu kun mallonga paŭzo gvidis la organizon ĝis somero 2004. REJM estis sendependa organizaĵo ĝis 2005, kiam ĝi fariĝis sekcio de REU[1]. Nun ĉiuj junaj (sub 31 jaroj) membroj de REU estas aŭtomate konsiderataj membroj de REJM.

Strukturo[redakti | redakti fonton]


Konferenco de REJM, la supera organo de la organizo, kunvenas ĉiujare enkadre de tutlandaj aranĝoj. Intertempe la gvidan funkcion prenas la komitato de REJM.

Por aliĝi al REJM la kandidato devis trapasi baznivelan ekzamenon de Esperanto, aŭ ricevi konfirmon de du REJManoj pri sia lingvokono. Post kunfandiĝo kun REU tiu praktiko ne plu estas plenumata. Ĉiuj membroj de REJM, krom pago de jarkotizo, estas instigataj aboni la landan Esperanto-informilon "REGo".

Agado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2005 agado de REJM estas la sama kiel agado de REU. La ĉefaranĝo de REJM estis OkSEJT (Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro), kiu okazas ĉiujare en diversaj regionoj de la eŭropa parto de Rusio. La lasta okazis en aŭgusto de 2006 apud Volgogrado. Malregule okazadis ankaŭ alia aranĝo de REJM en la azia parto de Rusio - OrSEJT (Orienta Somera Esperantista Tendaro).

La lasta grava evento en la junulara societo estis Rusia Esperantista Junulara Kongreso (REJK) kiu okazis en novembro 2006 en Niĵnij Novgorod. En ĝi estis elektita 4-kapa estraro de la orgnizo gvide de Vitalij Malenko (Ĵukovskij, Moskva provinco). En la estraro estas ankaŭ: Jekaterina Predaĉenko (Ĉeboksari), Marija Terjoĥina (Moskvo), Diana Sakajeva (Niĵnij Novgorod).

Alia aranĝo, kunfarata kun REU, estis arta festivalo Esperanto - Lingvo Arta.

Krom tio REJM okazigas aktivul-trejnajn seminariojn.

Oni ankaŭ kreis la retpaĝaron Verda Filmejo en 2009-2010, ĝi troviĝas en filmoj.net[2].

Inform-organo[redakti | redakti fonton]

Informorgano de REJM estas REJM-info, kiu aperas kiel kvarpaĝa rubliko de la organo de REU - Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) - sesfoje jare.

Ekde novembro 2006 en la reto aperis REJM-aktuale, reta informilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]