Hungara Esperanto-Junularo
| Hungara Esperanto-Junularo | |
|---|---|
| Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség | |
| Lando | |
| Fondiĝo | memstara asocio en 1990, antaŭe parto de HEA |
| Interretejo | www |
La Hungara Esperanto-Junularo, mallongigite HEJ (hungare: MIESZ, Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség) estas asocio por Esperanto-parolantaj hungaraj junuloj. HEJ fariĝis kiel memstara asocio en 1990, eksiĝinte el la Hungaria Esperanto-Asocio. Ĝi finis sian juran ekziston fine de decembro 2025,[1] tiel ke la membroj plu, kiel antaŭ 1990, povos organiziĝi en Hungaria Esperanto-Asocio.
Ĝia plej grava celo estas
- ebligi la membrojn por aliĝi en la hejmlandan kaj internacian Esperanto-vivon.
Aliaj celoj estas
- satigi la proprajn bezonojn de la Esperanto-parolantaj junuloj
- reprezenti la interesojn ĉe aliaj organizoj kaj institucioj
- reprezenti la membrojn al hungaraj (OGYIP, NIOK) kaj internaciaj (TEJO, UEA) ombrel-organizoj
- klerigi junularajn gvidantojn
- kunlabori kun ne-esperantistaj organizaĵoj por komunaj celoj de la junularo.
HEJ ĉiujare organizas la popularan Internacian Junularan Semajnon en malsama urbo en Hungario, kun junuloj el diversaj landoj de la Tero. En 2017 ĝi okazis la 30-an fojon.
La Paĝio
[redakti | redakti fonton]La Paĝio estis (preskaŭ) dumonata periodaĵo de HEJ ĉirkaŭ 1991-1993, redaktate de Csaba S. Németh, kiu poste kabeiĝis pro personaj kialoj por iom pli ol du jardekoj, sed intertempe re-estas esperantisto ekde la 2010-aj jaroj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ oficiala anonco de László Szilvási en la socia retejo Facebook fine de decembro 2025 (esperante)
- ↑ ne la publicisto Csaba Németh n. en 1951, sed esperantista komputilisto pli juna, kiu ĝis nun ne havas propran vikipedian artikolon
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

