SATEB

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SATEB – The Workers' Esperanto Movement estas britia laborista esperanto-asocio starigita en 1932, ligita al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) per la gotenburga konvencio.

Historio[redakti | redakti fonton]

SATEB (aŭ SAT en Britio) stariĝis en 1932, de kelkaj homoj ne akceptintaj la aliĝon de la tiama Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj al Internacio de Proleta Esperantistaro. Ĝi ree ekfunkciis tuj post la fino de la dua mondmilito, kaj en 1948 registris 240 membrojn en 6 diversurbaj grupoj. Ĝia organo The Worker Esperantist (esperante La Laborista Esperantisto), 12-paĝa presita gazeto, aperas trimonate. SATEB disponas pri Libro-Servo kaj Interkoresponda Servo. SATEB tiutempe kunlaboris kun la laboristeduka organizo National Council of Labour Colle­ges (esperante Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj) koncerne korespondan esperanto-kurson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]