SAT-Kongreso
(Alidirektita el SAT-Kongresoj)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Parto de la kongresanaro de la 82-a SAT-Kongreso 2009 en Milano, Italio
Kongresanoj de la 86-a SAT-Kongreso 2013 en Madrido aŭskultas informon pri historia okazo de la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito nome Sieĝo al la Montokazerno kiu estis kie nun estas tiu parko.

Parto de la kongresanaro de la 87-a SAT-Kongreso 2014 en Dinano, Bretonio, Francio
SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.
Kiel unua kongreso estas konsiderata la kunveno kiun dum la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1921 oni utiligis por krei la asocion. La ceteraj kongresoj estas sendependaj de la ceteraj renkontiĝoj, kvankam oni ofte uzas ilin por kunvenoj de Laboristaj Esperantistaj Asocioj.
Listo de SAT-Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Paĝo de SAT pri ĝiaj Kongresoj
- Pri la lastaj kongresoj de SAT (en la retejo de SAT en Hispanio)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Listo de aliĝintoj en la kongresa retejo
- ↑ 174 laŭ la kongreslibro. Vidu la ĝisdatigitan liston de aliĝintoj ĉe http://satesperanto.org/spip.php?article4231 kaj la koncernan artikolon pri la lasta cifero.
- ↑ Listo de aliĝintoj de la SAT-kongreso en Kragujevaco
- ↑ http://satesperanto.org/Pasxoj-al-plia-tutmondeco.html
- ↑ http://www.satesperanto.org/Aliĝintoj,2305.html
|