90-a SAT-Kongreso 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
emblemo de SAT.
Laborkunsido en 90-a SAT-Kongreso.
Distra vespero de Espera Mondo en 90-a SAT-Kongreso.

La 90-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2017 en Seulo, Sud-Koreio[1]. Temis pri la unua SAT-Kongreso en Azio kaj la tria ekstereŭropa post la kongresoj en Kanado (1973) kaj Brazilo (1988).

La kongreso okazis tuj post la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo. Fakte la kongresejo estis la hotelo Yakam Tourist Hotel en banloko de la okcidenta antaŭurbo Gimpo, tutproksime de la bordo de la Flava Maro. Utilis ke kongresejo, loĝado kaj manĝado okazis en la sama loko.

Ho Song estis Prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato, formita de vicprezidantoj Choi Man Won kaj Miyazawa Naoto, sekretario Jung Hyunsoo (Paz), kaj An Jinsim (por ekskursoj) kaj Lee Minja (por financoj). Aliaj helpantoj estis Kim Deoksin (por hejmpaĝo), Kim KenZzang (por desegno), An Jongsoo (por kulturo) kaj Nam Kyoyong (Sonĝo) por volontuloj).[2]

Krom la kutimaj laborkunsidoj de la asocio, de la frakcioj kaj fakoj, okazis ankaŭ prelegoj pri Kandela Revolucio (Kang Hongu kaj Amelano Ĵo), Gugla Pasporto (Hiongun Kim), Esperanto Domo en Kreto (Annie Grente), nuklea akcidento en Fukuŝima kaj poste (Hori Yasuo), antropologio, kartografio kaj koloniismo (Gijermo Fians), korea literaturo (Rob Moerbek), Esperanto kaj klasikaj lingvoj (Saioa Escobar), korea lingvo (Ho Song), memoro de Esperanto-movado (Xavi Alcalde) ktp. Ekskursoj estis organizitaj al Seulo, Buyeo kaj insulo Ganghwa (de kie rigardeblis al Norda Koreio).

"Malfermilo" en 90-a SAT-Kongreso 2017.
Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.

Distra fako estis je la zorgo de la folklora ensemblo korea "Espera Mondo", Sepa Asorti, Korflora Mandalo kaj de la teatraĵo "Malfermilo" de Victor Lanoux ludita de Saŝa Pilipoviĉ kaj Franciska Toubale (2a de aŭgusto).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gvidrezolucio kaj Deklaracio de la 89-a SAT-Kongreso
  2. Kongreslibro, SAT, Gimpo, 2017. paĝo 7
  3. Kongreslibro, SAT, Gimpo, 2017. paĝo 59

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]