Ho Song

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ho Song
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1953 (1953-08-23) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Desegnado-ateliero de Ho Song dum la 92-a SAT-Kongreso 2019

Ho Song (n. la 23-an de aŭgusto 1953) estas korea esperantisto, profesie pentristo, verkisto kaj preleganto. Li kunorganizis diversajn Esperanto-aranĝojn inter kiuj la UK 2017 en Seulo, kie li estis Ĝenerala Sekretario de la Loka Kongresa Komitato, kaj la 90-a SAT-Kongreso en Gimpo, kie li estis Prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato. Li estis unu el la tradukistoj de la libro Historio por Malfermi Estontecon, kunlaboro de ĉinaj, koreaj kaj japanaj verkistoj kaj tradukistoj.

En sia profesia laboro kiel pentristo li specialiĝas en scenoj de natura kaj korea vivoj, floroj, fiŝoj, pejzaĝoj ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]