Historio por malfermi estontecon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Historio por malfermi estontecon
Historio por malfermi estontecon
Historio por malfermi estontecon
Aŭtoro [[]]
Eldoninto Fremdlingva Eldonejo (Pekino)
Paĝoj 248
vdr

"Historio por Malfermi Estontecon" estas libro pri Historio de orienta Azio dum la unua duono de la 20-a jarcento. La Dua Mondmilito kaj rilatoj inter Japanio, Ĉinio kaj Koreio, estas la ĉefa temo de tiu-ĉi libro. La libro prezentas la tragikajn eventojn de la unua duono de la dudeka jarcento en tiu parto de orienta Azio, kaj ĝia titolo elokvente prezentas la fakton, ke nur post agnosko de ĉiuj fiagoj oni povas kontrui pacan estontecon[1].


Esperanto-versio[redakti | redakti fonton]

La libro estas verkita de historiistoj de Japanio, Koreio kaj Ĉinio kaj 3 samaj libroj aperis en 2005 en la japana, korea kaj ĉina lingvoj. Tiam Lee Chong-Yeong, korea esperantisto kaj eks-prezidanto de UEA, organizis la tradukadon al Esperanto disdonante la ĉapitrojn al diversaj personoj, "44 pacamaj esperantistoj" (citaĵo el la antaŭparolo de la esperanta versio) cele al tradukado. La libro entenas multajn bildojn, personajn rakontojn, raportojn pri travivaĵoj, kun precizaj fontindikoj. Ĝi ampleksas 248 paĝojn kaj estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo (Pekino). La libro en sia esperanta traduko estis aĉetebla dum la Universala Kongreso en Jokohamo en la jaro 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Historio de Japanio

Historio de Koreio

Historio de Ĉinio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ligilo al PDF (147 MB) de la libro Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UEA esprimis sin okaze de la 75-a datreveno de la nukleaj atakoj sur Japanio Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, Informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, Numero 48, septembro-oktobro 2020