Historio de Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu artikolo temas pri la historio de Koreio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas arĥeologiaj atestaĵoj kiuj montras, ke personoj loĝis en Koreio antaŭ 18 000 ĝis 12 000 jaroj. Laŭ kelkaj antikvaj skribaĵoj, reĝlando nomata Giĝa Ĝoseonio estis fondita en 1122 a.K..

Koreaj, ĉinaj, kaj eĉ japanaj historiistoj opinias diference pri kiam precize Koreio iĝis ŝtatnacio, ĉar multaj historiaj libroj estis bruligitaj dum iliaj okupoj de Koreio, kio okazis multajn fojojn dum jarcentoj. La precizaj interrilatoj, grandecoj kaj influoj inter landoj, kiuj hodiaŭ estas parto de Ĉinio kaj de Koreio, ne estas klaraj - kaj estas disputoj inter historiistoj. Precize, la historio de Buyo kaj Balhae estas disputaĵoj. Tamen, ĉi tio ŝajnas vera se oni rigardas la Grandan Muron de Ĉinio: ekzistis forto, aŭ grupoj da fortoj, norde de Ĉinio kiuj devigis la ĉinojn konstrui tiun daŭreman muron.

Dum tiu tempo, ekde 57 a.K. ĝis 668 p.K., ekzistis la Tri Reĝlandoj Silla (aŭ Shilla), Kogurjo, kaj Baekje, kaj ankaŭ la konfederacio nomata Gaya. Silla konkeris Gaya-n en 562. Ĉiu el la tri plej grandaj reĝlandoj estis influata de Ĉinio. Budhismo alvenis en 372. En 660 la reĝlando Silla alianciĝis kun la ĉina Dinastio Tang por renversi la aliajn reĝlandojn. Dum Silla kreis diplomatian amikecon kun Ĉinio, Baekje subtenis amikecon kun Japanio ĝis la alianco Silla-Tang disigis ĝin. Dum la tempo de Unuiĝinta Silla (681 ĝis 935) budhismo plivastiĝis, kaj la kulturo ege disvolviĝis.

La reĝlando Goryeo estis fondita en 918 kaj anstataŭis Silla-n kiel la plej granda potenco en Koreio dum la jaroj 935-936. La reĝlando daŭris ĝis la jaro 1392. Dum tiu tempo leĝoj oficialiĝis kaj normiĝis, kaj civitanmilita sistemo ekiĝis. Budhismo estis la ĉefa religio tra la duoninsulo. En 1231 la mongoloj invadis Koreion. Dum la postaj 150 jaroj Goryeo regis, sed sub la kontrolo de la mongoloj.

En 1392 korea generalo, Yi Seonggye alianciĝis kun la ĉinoj, senpotencigis la Goryeo-reĝon kaj fondis novan dinastion: la Dinastion Joseon . La Joseon-Dinastio movis la ĉefurbon al Hanseong (nun Seulo) kaj agnoskis konfuceismon kiel la oficialan ideologion. Dum tiu tempo, la Hangul-alfabeton inventis Reĝo Sejong en 1443.

Ekde la mezo ĝis la fino de la 19a centjaro, Koreio provis eviti la malfermadon de la nacio al fremda komerco, fermante la landlimojn al ĉiu nacio krom Ĉinio. Pro tio, la lando eknomiĝis la Ermita Reĝlando. En 1871, Usono unuafoje renkontis Koreion milite, en okazo kiun la koreoj nomas Shinmiyangyo. Ekde 1876 Japanio devigis Koreion subskribi komercajn traktatojn kaj ekinfluis ĝin post la Ĉina-Japana Milito en 1894-1895. En 1897, Joseon renomiĝis Daehan Jeguk (Korea Imperio). Sekvis tempo de rusa influado, ĝis Japanio gajnis la rus-japanan militon (1904-1905). La japanoj provis rekte influi Koreion sed la malsukceso de tio kondukis al la mortigo de la Reĝino Myeongseong (1895) kaj la abdikigo de la Reĝo Gojong (1907), kiun anstataŭis lia mense handikapita filo Sunjong, kiu cedis al la japanaj minacoj kaj fordonis la suverenecon. Koreio iĝis protektorato de Japanio en 1905. En 1910 Japanio oficiale aneksis la nacion, tiel komencante la Japanan Kolonian Tempon en Koreio.

La japana kolonia regado (1910-1945) estis rigardata malsame en moderna Koreio kaj Japanio ĝis 1995. En Koreio, tiu tempo estis vidata kiel mizera tempo kiam bazaj homaj rajtoj estis ignorataj de la invadintoj. Ekzemple, ĉiu devis preni japanlingvan nomon kaj la lernado de la korea lingvo estis malpermesita, anstataŭigita de la oficiala japana lingvo. Plie, fratoj kaj fratinoj estis disigataj kaj devis fari malfacilan laboron. Aliflanke, la japanoj vidis tiun tempon kiel pravegan, ĉar danke al la japanoj modernaj industriaj teĥnikoj alvenis al Koreio, kvankam por subteni la modernan japanan industriigon kaj poste la industri-militan organizaĵon. Disputoj kaj mankoj en la skribado pri la okazaĵoj de tiu tempo ankoraŭ ekzistas inter la du nacioj, sed en 1995 japana ĉefministro Murayama deklaris, ke la koloniigo de Koreio estis eraro.

La kapitulaco al la Aliancaj nacioj de imperia Japanio sub Hirohito kaj la antaŭa kolapso de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, kondukis al divido de Koreio en du okupaciaj zonoj, kio efektive komenciĝis je la 8-a de septembro 1945. Usono regis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio regis la teritorion pli nordan ol la 38a latituda linio. Ĉi tiu divido celis esti provizora, kaj la unua intenco estis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj Ĉinio povos aranĝi propran administradosistemon.

Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma milito kaj enlanda opono al la administrada plano kondukis en la jaro 1948 al fondo de du apartaj reĝimoj kun diametre kontraŭaj politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj sistemoj. Dum junio 1950 komenciĝis la Korea Milito, forigante ĉian esperon pri paca reunuiĝo en la proksima estonteco.

Historia libro en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2005, pacamaj civitanoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron "La Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio". La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton[1][2]

Kantoj[redakti | redakti fonton]

La 100-aj Koreaj Herooj (한국을 빛낸 100명의 위인들) estas kanto de Sud-Koreio el 1989.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Korea Esperanto-Asocio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koreio

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  1. Historio por Malfermi la Estontecon Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, 17-a marto 2017, konsultita la 7-an majo 2017.
  2. Stano Belov, Komuna historio verkita de Ĉinio, 5-a januaro 2017, konsultita la 7-an majo 2017.