95-a SAT-Kongreso 2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
95-a SAT-Kongreso 2022
Loko Moskvo
Ekde 30-a de julio 2022
Ĝis 5-a de aŭgusto 2022
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 95-a SAT-kongreso okazis inter la 29-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 2022, en formo virtuala. Unue estis planita, ke ĝi okazu inter la 30-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2022 en Moskvo[1], organizota de skipo en kiu partoprenus homoj, kiuj jam organizis la 73-a SAT-Kongreson en Moskvo en la jaro 2000, sed tiu ĉeesta kongreso estis nuligita pro la komenco de la milito en Ukrainio.

Partoprenis virtuale 76 kongresanoj.

Klarigo de la ŝanĝo de planoj[redakti | redakti fonton]

En komuna keklaro de SAT-Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo[2] la decido estis klarigita tiel:

Citaĵo
  

La Organiza Kongresa Komitato por la 95-a Kongreso de SAT, kune kun la Plenum-komitato de SAT, konstatas, ke pro la morala kaj praktika maleblo okazigi kongreson de SAT en militanta lando, la kongreso ĉi-jare ne povos okazi ĉeeste.

Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo. Ni subtenas la kontraŭmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn, laboristojn, studentojn kaj popolojn en la mondo, kiuj helpas civilulojn en Ukrainio. Diplomatio tutmonde devas agadi por ĉesigi la militon kaj ne akceligi konfliktojn. Ne al milito. Jes al paco!

Dum la sekva periodo ni provos trakti diversajn manierojn krei alternativojn al la ĉeesta kongreso planita por Moskvo. Ni esperas okazigi aranĝojn, verŝajne virtualajn, kiuj ebligos esperantistojn interkompreniĝi kaj diskuti pri diversaj pacmovadoj, sociaj reagoj kontraŭ milito, kaj simile. Ni ankaŭ provos serĉi manieron okazigi kongreson iamaniere, eĉ se virtuala, kaj intencas fokusigi ĝin pri pacmovadoj. Ni bonvenigos proponojn de SAT-membroj kaj aliaj esperantistoj pri tiaj temoj.

Plenumkomitato - Sennacieca Asocio Tutmonda

Organiza Kongresa Komitato - 95a Kongreso de SAT

Kongresa programo[redakti | redakti fonton]

La programo de la virtuala kongreso estas konsultebla en la retejo de SAT: [2] Arkivigite je 2022-07-01 per la retarkivo Wayback Machine

Realiĝis la kutimaj laborkunsidoj pri la raportoj de la diversaj SAT-instancoj, pri venontaj kongresoj, LEA-komitato ktp., krom kutimaj prelegoj (ekzemple de Mikaelo Bronŝtejn pri sia verko "Mi stelojn jungis al revado" kaj de Xana pri kolonia-kontraŭkolonia milito de Portugalio) kaj koncerto ekzemple de Nikolao Povorin. Oni decidis, ke la venonta kongreso okazos en Kastelo Greziljono, por kiu oni planis tuj la necesajn demarŝojn. Kompreneble viglaj debatoj okazis pri la milito en Ukrainio. [3]

Dum fina laborkunsido oni prilaboris Deklaracion kaj Gvidrezolucion de la Kongreso.

Deklaracio[redakti | redakti fonton]

La Deklaracio jenas: "La 95-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta perinterrete de la 29‑a de julio ĝis la 1‑a de aŭgusto 2022:

  • 1. bedaŭras la kreskon de naciismo en multaj landoj, kiu elvokas internaciajn streĉojn, kondukantajn al militoj, kaj obstaklas la internacian kunlaboron necesan por kontraŭagi la ekologian degradiĝon de la planedo;
  • 2. akre kondamnas la agresmiliton de Rusio, solidariĝas kun la homoj en Ukrainio, kiuj suferas, rezistas aŭ devas fuĝi, solidariĝas same kun la homoj en Rusio, kiuj suferas aŭ poziciiĝas kaj elpaŝas kontraŭ la milito, kaj pro tio estas persekutataj, kaj solidariĝas kun la homoj, kiuj tutmonde poziciiĝas kontraŭ militoj kaj subtenas rifuĝantojn;
  • 3. ankaŭ akre kondamnas ĉiujn aliajn militojn kaj agresajn okupaciojn, kiuj samtempe estas okazantaj en la mondo, kiel interalie en Sirio, Jemeno, DR Kongo, Palestino, Okcidenta Saharo ;
  • 4. postulas en pli longa perspektivo, ke militoj ĉesu esti instrumento de politiko kaj de ekonomiaj interesoj, kaj, konsekvence, ke estu dissolvitaj ĉiuj militaliancoj, inkluzive de NATO; tiuj estu anstataŭigitaj per kolektivaj sekurecsistemoj, en kiuj ĉiuj koncernataj ŝtatoj partoprenu, kaj kies kerna celo estu malarmado;
  • 5. ĉagrene konstatas, ke la pli ol 200 jarojn neŭtrala Svedio, en tiu senco modelo por aliaj landoj, kaj la pli ol 70 jarojn neŭtrala Finnlando, ĉesigis sian militneŭtralecon, aliĝante al milita bloko;
  • 6. kondamnas persekutadon al tiuj kiuj okupiĝas pri informado dum milito ambaŭflanke aŭ pri aliaj aferoj kontraŭ ŝtataj interesoj kaj subtenas la laboron de ĵurnalistoj;
  • 7. konstatas, ke kreskanta investado de pluraj ŝtatoj en militiloj kaj la plifortiĝo de militaj kaj ekonomiaj blokoj kontraŭas la interesojn de la laboristaro kaj estas minaco al la bonfarto de la popoloj;
  • 8. apogas la defendon de indiĝenaj popoloj pri siaj teritorioj kaj rajtoj kontraŭ kapitalisma ekstraktado en Kanado, Usono, Brazilo, kaj aliaj landoj, kaj kondamnas la intensigon de energiekstraktado pro la milito en Ukrainio;
  • 9. protestas kontraŭ la ʻjura milito’ plenumata kontraŭ laboristoj, pacistoj ktp. en multaj landoj kun la foja kompliceco de plej reakciaj sektoroj de la justica maŝinaro;
  • 10. solidaras kun la familianoj de la viktimoj de la akcidento en Seulo, kie tri laboristoj pereis dum inundo, kiuj plu batalas por ricevi decan kompenson de la respondecaj ŝtataj kaj kompaniaj instancoj, kaj postulas pli sekurajn laborkondiĉojn por ĉiuj laboristoj en la mondo;
  • 11. notas, ke diversaj eklezioj provas ĉesigi la disecon de eklezioj disde la ŝtatoj, kio elvokas problemojn en bioetiko, lernejaj programoj kaj rilato al militoj, ekzemple la nuna inter Ukrainio kaj Rusio;
  • 12. apogas la memorganizon de GLAT-personoj por defendi siajn rajtojn, kaj kondamnas la agadon de eklezioj, ŝtatoj kaj aliaj instancoj, kiuj instigas al persekutado de GLAT-personoj."[4]

Gvidrezolucio[redakti | redakti fonton]

La Gvidrezolucio jenas: "La 95-a SAT-Kongreso okazinta perinterrete de la 29‑a de julio ĝis la 1‑a de aŭgusto 2022:

  • 1. aprobas la proponon starigi teknikan komisionon por pritaksi la retejon de SAT kaj ĝiajn aliajn rimedojn de interreta komunikado, kaj pritaksi eblecojn por ilia plibonigo;
  • 2. proponas, ke ene de la teknika komisiono oni pripensu ankaŭ ĜDPR-kongruan alternativon por dissendolisto kaj ankaŭ por la videaĵoj de SAT, en kiuj aperas personaj datumoj, ekzemple nomoj kaj vizaĝoj;
  • 3. proponas elprovi elektronikajn ilojn, interalie referendumojn, per kiuj eblas pli ofte dum la jaro interkontaktigi membrojn de SAT kaj ebligi interŝanĝojn de opinioj pri disputvekaj temoj;
  • 4. proponas pripensi eblecojn por ŝpari monon ĉe la gazetoj per elekto de alia papertipo aŭ ŝanĝo de la lando de la dissendado;
  • 5. proponas, ke la PK montru almenaŭ al la kongreso, ke ĝi esploris eblojn por monŝparo dum la pasinta jaro kaj ne simple konstatis kaj akceptis la altiĝon de la prezoj;
  • 6. instigas la anojn de SAT kaj apudulojn kontribui al Sennaciulo per sendado de artikoloj, fotoj kaj partopreno en la redakta skipo;
  • 7. solidaras kun la klopodoj de la redakta skipo rekapti la akuratecon en la aperritmo de Sennaciulo kaj funkciigi novan eksped-proceduron;
  • 8. proponas, ke la frakcioj pli efike komuniku alekstere pri sia mondrigardo kaj siaj agadoj, interalie uzante la disponeblan frakcian spacon en Sennaciulo kaj aliajn rimedojn;
  • 9. petas la PK-on pridiskuti, aktualigi se necese kaj informi la membrojn pri la statuto de SAT, celante plifortigi aktivan partoprenadon kaj komprenon de ĉiuj SAT-anoj pri la funkciado de la asocio;
  • 10. kuraĝigas la anojn de SAT aktivi kun LEA-oj kaj pli vigle interŝanĝi siajn opiniojn kaj agadojn inter LEA-oj."[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jutubaj filmetoj[redakti | redakti fonton]