Saltu al enhavo

La Laborista Esperantismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Laborista Esperantismo
La Laborista Esperantismo
La Laborista Esperantismo
AŭtoroEŭgeno Lanti
Eldonjaro1928
UrboParizo
EldonintoSAT
Paĝoj40
v • d • r

La Laborista Esperantismo [1][2] estas 40-paĝa verko de Eŭgeno Lanti, unuafoje eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1928.

    • Antaŭparolo
  1. Civilizeco kaj artefariteco
  2. Viva artefarita lingvo
  3. Esperanto je la servo de la Proletaro
  4. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
  5. Apero de nova tendenco: Sennaciismo
  6. SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
  7. SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro
Citaĵo
„ La Laborista Esperantismo estas kvazaŭ programo de la SAT-movado. ”
— 1928, Historio de Esperanto II, paĝo 470
Citaĵo
„ Ĝi ne nur estas informilo por laboristaj E-istoj, sed ĝi estas iagrade ankaŭ sociologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-movado specialan kulturhistorian signifon. ”
— 1929, La Socialisto, paĝo 8

La verko estas plurfoje reeldonita depost 1928. Ĝi aperis ankaŭ nacilingve, interalie:

La publikigo de tiu dokumento, interpretita de kelkaj kiel provo trudi oficialan programon al SAT, estis unu el la elementoj, kiun uzis la stalinisma opozicio por ataki la gvidantojn de SAT dum la 30-aj jaroj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]