Ernst Eriksson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernst Eriksson
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1881 (1881-02-10)
Morto 10-an de januaro 1956 (1956-01-10) (74-jara)
Lingvoj sveda lingvoEsperanto
Ŝtataneco Svedio
Profesio
Profesio politikistoesperantisto
Information icon.svg
vdr


Ernst Gustaf Eugen ERIKSSON, konata kiel Ernst ERIKSSON (naskiĝis la 10-an de februaro 1881 en Vittinge, mortis la 10-an de januaro 1956 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, fervojoficisto, sindikatestro kaj socialdemokrata ana de parlamento.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Socialdemokratio[redakti | redakti fonton]

Eriksson laboris en 1901 kiel fervoja stacidoma servisto en Stokholmo kaj en 1917 iĝis stacidomkontoristo. Li estis estrarano de la Sveda Fervojista Sindikato. Esperantisto de 1901. Inter 1918 kaj 1948 Eriksson estis ano de la malalta ĉambro de la Parlamento de Svedio kaj tie delegito de la stokholma urbo. Li estis grava poristo de la laborista movado kaj de loĝejaj kooperativoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eriksson estis estrarano de la Sveda Laborista Esperanto-Asocio kaj aliaj esperantistaj asocioj. Li kunlaboras al Sveda Laborista Esperantisto kaj aliaj. Eriksson tradukis kun Joĉjo Johansson La Laborista Esperantismo de Eŭgeno Lanti al la sveda kaj verkis kun la sama gramatikan parton en sveda lingvo al lernolibro de Ludwig Puff. Dum jaroj Eriksson verkis artikolojn, kaj faris paroladojn en la parlamento por Esperanto. Li estis unu el la plej malavaraj subtenantoj de diversaj organizaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tidens kalender 1933: almanack och uppslagsbok (Stockholm: Tidens förlag 1932) 122.
  • Sveriges dödbok 1947-2006 (KD; Sveriges Släktforskarförbund).