83-a SAT-Kongreso 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
83-a SAT-Kongreso 2010
Loko Braŝovo
Ekde 1-a de aŭgusto 2010[1]
Ĝis 6-a de aŭgusto 2010[2]
← Antaŭa Sekva →
Information icon.svg
vdr
emblemo de SAT

La 83-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Braŝovo inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Rodica Todor.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La kongreso estis organizita de la loka asocio Amikeco Braŝovo, aktiva surloke jam de kelkaj jaroj. La kongreso estis anoncita ĉe la loka radio kaj en loka gazeto « Bunna Ziua Braŝov » (Bonan tagon Braŝovo). Loka televido venis por filmi dum la renkontiĝo kun la sindikatisto. Krom la laboraj kunsidoj okazis distraj programeroj kaj ekskursoj kiaj tiuj al Sibiu kaj al Bukareŝto.

Laborkunsidoj[redakti | redakti fonton]

Aldone al pritrakto de la jarraporto, la ĉefaj temoj tuŝitaj dum la laborkunsidoj estis klerigado pri financoj, partopreno en etikaj bankoj, porpaca agado de SAT kaj pliampleksigo de la disvend- kaj kontaktoreto de la asocio.

Sociaj forumoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kongresa temo estis "Ekonomia krizo kaj ties plurflankaj efikoj". Ĝi estis traktita per la jenaj debatoj:

  • Renkontiĝo kun sindikata respondeculo.
  • Rekta agado peresperanta en Suda Koreio, interalie proteste al venonta kunveno de G20 en Seulo, prezentita de Kara An, kiu estis faranta mondoveturadon kiu komencis en Orientazio kaj Aŭstralio kaj pluis en Balkanio, Italio, Hispanio, Portugalio, Brazilo kaj Hispanameriko dum preskaŭ unu jaro.
  • Pri rasismo, enkondukita de Jakvo Schram kaj Rodica Todor.
  • Esperante, pri kio efektive?, enkondukita de David Kelso, kiu malaperis kelkajn monatojn poste en arbaro de suda Italio.
  • Krizoj en la kosmologio de Martinus, enkondukita de Mihai Trifoi.
  • La krizo kaj foresto de solvoj, enkondukita de Cristian Sabau.

Teatraĵo[redakti | redakti fonton]

Postkongreso[redakti | redakti fonton]

Okazis tre bone organizita kaj interesega ŝipveturado tra la Danuba Delto, kiam oni povis viziti kaj ĝui naturon, belegajn pejzaĝojn, lokajn interesaĵojn ktp, en tre bonega etoso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010, , dato de enarkivigo: 26-a de septembro 2015, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo de la verko: Esperanto, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20150926142655/http://www.satesperanto.org/Deklaracio-kaj-gvidrezolucio-2010.html
  • Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010, , dato de enarkivigo: 26-a de septembro 2015, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo de la verko: Esperanto, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20150926142655/http://www.satesperanto.org/Deklaracio-kaj-gvidrezolucio-2010.html