Saltu al enhavo

Francisco Azorín Izquierdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Francisco Azorín Izquierdo

el la foto-albumo de la gotenburga SAT-Kongreso (1928)
Persona informo
Naskonomo Francisco Azorín Izquierdo
Naskiĝo 12-a de septembro 1885
en Monforte de Moyuela
Morto 21-a de decembro 1975
en Meksiko
Lingvoj Esperantohispana
Loĝloko KordovoMadrido
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Francisco Azorín Poch Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
diplomato
esperantisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Francisco AZORÍN IZQUIERDO [fransisko azorín iskjerdo] (naskiĝis la 12-an de septembro 1885 en Monforte de Moyuela (Hispanio), mortis la 21-an de decembro 1975 en Meksiko) estis progresema hispana arkitekto el Kordovo, iama parlamenta deputito, kiu en kongreso de sia socialdemokrata partio akceptigis proponon favoran al Esperanto.

Kiel socialisto, Azorín estis urbkonsilisto en Kordovo kaj deputito en la hispana Parlamento en la komenco de la Dua Hispana Respubliko. Li akceptigis en kongreso de la social-demokrata partio proponon favoran al Esperanto. Li reprezentis tiun partion en la SAT-kongresoj en Göteborg kaj Stuttgart.

Kiel arĥitekto, Azorín konstruis la sidejon de la Hispana Socialista Partio en Madrido. Li verkis en Esperanto la vortaron Universala Terminologio de la Arkitekturo, kun tradukoj de la vortoj en pluraj aliaj lingvoj (1933).

Kiel membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, Azorín ankaŭ aktivis en la neŭtrala kaj laborista hispana Esperanto-movado dum la 20aj kaj 30aj jaroj.

Dum la hispana intercivitana milito Azorín reprezentis la Respublikon kiel konsulo en Tuluzo. Post la fino de la milito li estis ekzilita en Meksikon, kie li aktivis en la Esperanta agado. Tie li laboris kun Lanti, de kiu li fariĝis testamenta administranto. Azorín estis ĉefa aŭtoro de Ilustrita Vortaro de Esperanto (Meksikurbo, 1955), de kiu tamen aperis nur la unua volumo (literoj A-K). La dua parto restis nepresita. La Akademio de Esperanto deklaris malaprobon pri la aperinta parto de la vortaro kaj konkludis: "tiu vortaro povus nur semi konfuzon kaj malordon en la uzado kaj tiel grave malutili al la unueco de la lingvo" .[1]

Azorín estis patro de Francisco Azorín Poch, matematikisto kaj ankaŭ esperantisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adamo kaj Eva (dramo en tri aktoj, 1954)
  • La lengua auxiliar internacional Esperanto: curso completo en 10 lecciones (1924)
  • Terminologia universal de la arquitectura
  • Universala Terminologio de la Arkitekturo (oklingva, ilustrita per 2000 desegnoj, la klariga lingvo estas Esperanto, 1932)
  • Ilustrita vortaro de esperanto (1955)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Ilustrita vortaro de esperanto

Citaĵo
 La ilustrita vortaro de Francesco Azorin estas la plej miriga afero, kiun mi iam vidis. Aperis la unua volumo enhavanta la literojn A -- K, ĝis (tiel) havas 642 paĝojn po du kolonoj en granda formato kaj en fortika bindo. La kostoj estis 6 mil dolaroj.

Mi kredas ke neniam en la historio de Esperanto oni elĵetis tian por niaj modestaj rilatoj gigantan sumon por tia kompleta fuŝaĵo. La mono estas perdita, por la eldonanto, kiu ne povos vendi sian produkton kaj perdita por Esperanto, ĉar la libro nenion utilas, eĉ pli ĝi domaĝas, ĉar ĝi estas atenco kontraŭ la fundamento de la lingvo. La aŭtoro faras jenajn pekojn : li enkondukas novajn radikojn - ne por pliriĉigi la vortaron - sed por anstataŭi vortojn jam ekzistantajn, kareco apud karesi, arkitrabo apud arkitravo, aŭtomovilo apud aŭtomobilo, faco apud fazo ktp, due li faras absolute fantaziajn etimologiojn, kiuj devas ridigi ĉiun veran lingviston, ekzemple: „drakona" (laŭ greka leĝfaranto Drakon) Azorin klarigas, havanta onon de drako, la terurecon, „kanono" estas pafilego havanta onon da kano, nome la tuboformon kaj aliaj fantaziaĵoj. La nova vortaro havas la avantaĝon esti ilustrita, sed ankaŭ tio etas seniluziigo, ĉar la bildoj estas tro malmultaj, ne bonaj kaj la samaj kliŝoj aperas eĉ ĉe diversaj difinoj.

La du volumoj enhavos kune 50'000 vortojn, sed ankaŭ tio estas blufo, ĉar la kolonoj estas plenigitaj per tute senutilaj kunmetaĵoj, ekzemple sub ĉe ni trovas ĉealiulo, ĉebrake, ĉebruste, ĉebuŝe, ĉedorse, ĉeesti, ĉeestanto, ĉeestantaro, ĉefaŭke, ĉeflanke kaj ankoraŭ dekunu pliajn tiajn vortojn. La apero de la nova vortaro jam kaŭzis veran skandalon, pri kiu la akademio devos juĝi. En la „Franca Esperantisto" kaj en la organo de SAT jam aperis recenzo de nia granda vortaristo Waringhien, kiu estas vera mortkondamno, ĉar li surbaze de ekzaktaj ekzemploj pruvas la absurdecon de la laboro de Azorin kaj liaj helpanoj. Oni povus plori pensante kiom da laborhoroj kaj kiom da bona volo kaj da mono estis konsumitaj por verkaĵo, kiu povus esti tiel konvena kaj utila se ĝi ne havus tiom da eraroj. 
— A. B. Belga Esperantisto - Numero 342, Majo - Junio, 1956

Pri Adamo kaj Eva

Citaĵo
 La fama aŭtoro de «Ilustrita Vortaro de Esperanto» prezentas al nia konsidero biblian dramon, kiu dekomence interesas nin vere. Malgraŭ ĝia koncizeco —la ludodaŭro estas ne pli ol 25 minutojn, ĉefa kondiĉo de la konkurso — la literatura valoro de la teatraĵo estas ĉiam altega kaj unuaranga. Plie, la tragedio kaptas tute nian atenton pro la emocia kaj inspira dialogado de la protagonistoj. Supozeble, la verkisto traktas tre respekteme la genezan temon; Sed Adamo kaj Eva aperas tie-ĉi kvazaŭ gevivantuloj de nia epoko.

Tial ili agas kaj reagas jen gracie aŭ ame, jen pasie, laŭ siaj propraj travivaĵoj. Ofte la argumento elvolviĝas bonhumore, eĉ iom ironie. Sed ĝi atingas la kulminon kiam la sprita filozofio de l‘ aŭtoro lerte profundigas la psikologiajn trajtojn de niaj bibliaj figuroj. Ni volonte rezignas priskribi la intrigon. Ni preferas ke la legantoj mem levu la kurtenon. Certe ili dankos tion al ni.

Fine ni sincere rekomendas al ĉiuj ĝian tralegadon, ĉar la lingvouzo estas mirinda kaj perfekta. 
— Jaime Aragay. Boletín n086 (feb 1956)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

García Verdugo (2005), Francisco Azorín Izquierdo. Arquitectura, urbanismo y política en Córdoba (1914-1936).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deklaro de la Akademio de Esperanto pri Ilustrita Vortaro de Esperanto, en Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, N-ro 22, Marto 1956; publikigita interalie en Esperanto, Revuo Internacia, 608–609 Julio-Aŭgusto 1956, p. 109
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.